(Rakontoj pri Xi Jinping) Ĉina Revo ekde vilaĝo

(GMT+08:00) 2019-02-05 13:30:03     Redaktoro:Ĝoja

Liangjiahe estas vilaĝo en ĉina nordokcidenta altebenaĵo. En la vilaĝo Xi Jinping travivis sian neforgeseblan periodon de la aĝo de 15 jaroj ĝis la aĝo de 22 jaroj kaj li spertis veran kamparan vivon de ĉinoj. La stato kaj volo de popolanoj de la bazo en ĉina socio firmigis la celon de la ĉina plej alta gvidanto pri farado de realaj aferoj por la popolo dum la vivo. Karaj aŭskultantoj, de hodiaŭ ni rakontas al vi pri Xi Jinping. Nun bonvole aŭskultu la unuan raporton: Ĉina Revo ekde vilaĝo.

La 22-an de septembro de 2015 al bonveniga bankedo, fare de la registaro de la Vaŝingtona Ŝtato kaj de usonaj grupoj amikaj al Ĉinio, Xi Jinping aliĝis kaj donis prelegon.

La 22-an de septembro de 2015 en bonveniga bankedo, fare de la registaro de la Vaŝingtona Ŝtato kaj de usonaj grupoj amikaj al Ĉinio, Xi Jinping, kiu faras ŝtatan viziton al Usono, dividis sian rakonton tiun:

"En la fino de la 60-aj jaroj de la lasta jarcento, mi aĝis nur pli ol dek jarojn, sed ekservis kiel kamparano en vilaĝo nomata Liangjiahe en la urbo Yan'an de la ĉina provinco Shaanxi, kaj mi pasigis tie. Poste mi fariĝis sekretario de la vilaĝa Partia komitato kaj ekgvidis vilaĝanojn por disvolvo. Mi tre esperis, ke la vilaĝanoj havu sufiĉan viandon kaj povu ofte manĝi viandon."

Tio estas aparta sperto dum lia kreskado. En 1969, kiel unu el 17 milionoj da junaj lernantoj, la 15-jara Xi Jinping respondis alvokon de la ŝtato, forlasis urbon kaj venis al la kamparo por sinekzercado. La 7-jara ekzercado farigis la "pekinan knabon" preme malĝojan bona junulo lerta en laboroj en la kamparo. 63-jara Shi Chunyang, vilaĝano de Liangjiahe, rememoris:

"Vintre ni konstruis akvobaraĵon, sen hezito Xi Jinping suprenfaldis krurumojn de pantalonoj kaj nudpiede ŝovelis glaciaĵon. Li tute ne pensis pri ebleco de sekvaĵoj."

Poste, Xi Jinping legis mesaĝon en ĵurnalo, ke vilaĝanoj en ĉina provinco Sichuan faris marĉgason. Do li mempage lernis la teknikon en sichuan-a loko Mianyang kaj reveninte li en Liangjiahe faris la unuan ejon de marĉgaso.

"Estis tre peniga konstruo de la unua ejo de marĉgaso. Ni vidis, ke kontinue leviĝis akvonivelo ĉe la du flankoj de la ejo, ne aperis gaso, fine ni malfermis la ejon, tuj feko surŝprucis mian vizaĝon, sed sekvis gaso. Ni tuj ligis kondukilon kaj alta fajro aperis en marĉgasa forno."

Xi Jinping manĝis kaj loĝis kun vilaĝanoj, li konstruis vojon kaj ejon de marĉgaso, li aliĝis al la Komunista Partio de Ĉinio, li servis kiel sekretario de la vilaĝa Partia komitato…la 7-jara vilaĝa vivo kaj kreskigis lin kaj pli multe firmigis lin. En artikolo li rememoris, ke li estas servanto de la popolo, lia radiko estas en la Shaanbei-Altebenaĵo, kiu kulturas lian neŝanĝeblan fidon, nome fari realajn aferojn por la popolo!

"Mi vidis forton kaj esencon de la popolamaso, vere komprenis popolanojn kaj konis la socion, kio estas la plej fundamenta afero. Multaj pensoj pri vereco ĝuste tiam radikis kaj ĝermis, eĉ ĝis nun mi estas influata."

Antaŭ Printempa Festo de 2015, Xi Jinping faris esploron en provinco Shaanxi. La unua aranĝo estas vizito al la vilaĝo Liangjiahe kaj renkontiĝo kun vilaĝanoj.

Xi Jinping konas ĉiujn lokojn de Liangjiahe, konas ĉiujn familiojn de la vilaĝo. Antaŭ Printempa Festo de 2015, li revenis al la vilago, pri kiu li ĉiam pensis, renkontiĝis kun vilaĝanoj kaj sincere diris karesajn nomojn de amikoj.

"Zhang, Ying, Yingchun. Kiel fartas viaj patro kaj patrino?"

En sia ŝtata vizito al Usono, Xi Jinping rakontis pri ŝanĝiĝoj de Liangjiahe, kion li trovis en 2015.

"Liangjiahe ŝanĝiĝis, en la vilaĝo estas asfaltita vojo, vilaĝanoj loĝas en brikodomoj, uzas interretan servadon, maljunuloj posedas bazan pension, vilaĝanoj havas asekuron pri kuracado kaj geknaboj ricevas bonan edukadon, kompreneble manĝo de viando neniam estas problemo. Pro tio mi pli profunde konas, ke ĉina revo estas revo de la popolo, por sukceso oni devas ligi atendon kaj esperon de la ĉina popolo pri bela vivo."

Xi Jinping en 1972.

Janure de 1974 estis aprobita peto de Xi Jinping pri aliĝo al la Komunista Partio de Ĉinio. Poste Xi estis elektita sekretario de la vilaĝa Partia komitato. La foto estas pri responda letero al la peto de Xi Jinping.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin