Okazis gazetara konferenco por la televida prezentado de la Ĉina Centra Televido

(GMT+08:00) 2019-01-31 16:07:11     Redaktoro:Xiong

Baldaŭ okazos la televida prezentado de la Ĉina Centra Televido en la vespero antaŭ la Printempa Festo, aŭ la ĉina lunkalendara novjaro, kaj ĉiam estas granda spektaklo por la tutmondaj ĉinoj. En la 31a de januaro la Ĉina Centra Televido okazigis gazetaran konferencon por la grandioza transjara televida prezentado. En la konferenco, oni rekomendis trajtojn kaj kelkajn novigajn teknikojn de ĉi-foja prezentado, kaj publikigis animantojn de la televida prezentado. Kang Hui, Zhuxun, Ren Luyu, Li Sisi, Nige Maiti estos la animantoj de la televida prezentado en ĉefkunvenejo en Pekino.

Lastatempe la Popola Ĵurnalo, organo de la la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio publikigis artikolojn pri la grandioza transjara televida prezentado.

Ĉi-jare la televida prezentado de la Ĉina Centra Televido, kun la ĉefkunvenejo en Pekino kaj tri subkunvenejoj en Changchun, Shenzhen kaj Jinggangshan, donos enmergan sperton por la spektantoj, tio estas, ke kvazaŭ ili estas sur la loko. Laboranto de la Ĉina Centra Televido diris, ke ili instalos kameraojn de virtuala realaĵo antaŭ la salono de la jarfina prezentado en la oficeja zono de la Ĉina Centra Televido sur la strato Fuxing, kaj en la stabejo de la Ĉina Centra Televido sur la strato Guanghua, ili havas laboratorion por aplikado de la kvina-generacia telekomunika teknologio sur la 49a etaĝo. Tie, ili redaktos videaĵon antaŭ la transmisio. Ili kombinos la videaĵon kun la signalo ricevita el la salono, miksis ilin kaj sendos la finan kombinaĵon sur la ekranon.

Artikolo de la Popola Ĵurnalo diris, ke la 28an de januaro en la urbo Changchun, Ĉina Komunikila Grupo provis transmision de real-tempa produkto de virtuala realaĵo per la kvina-generacia reto kun la rapido de 4 kilobitoj po sekundo, kunlabore kun la Ĉina Poŝtelefono kaj la firmao Huawei. Tio estis la dua provo post tiu en Shenzhen en la 13a de januaro, por rekta elsendo per la kvina-generacia reto, markis la gravan trarompon de Ĉina Komunikila Grupo en konstruado de novaj mediatoj de la kvina-generacia telekomunika teknologio, kaj reflektis fortan gvidkapablon kaj gravan internacian influon de Ĉina Komunikila Grupo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin