Sekura elsendo en la pasintaj 23 jaroj

(GMT+08:00) 2019-01-31 17:04:14     Redaktoro:Li


Karaj amikoj, Feliĉan Printempan Feston, hodiaŭ estas la dua tago de la lunkalendara jaro de Ĉinio. En hodiaŭa programero, ni volas rakonti rakonton por tri homoj, kiuj faris sian plejeblon por programera elsenda sekureco en la pasintaj 23 jaroj. Mi esperas ke ĝi plaĉos al vi!

Julie de la jaro 1995 en la urbo Zhucheng de Shandong-provinco, oficiale instaliĝis turo por televizia relajsado sur la monto Huangniu kun la alteo je 438 metroj. En la pasintaj 23 jaroj, la elsend-turo alta je 50 metroj transsendis kvardekojn da kanaloj el la Centra Televizio de Ĉinio, Televizio de Shandong-Provinco kaj Loka Televizio al la apudaj vilaĝoj.

Sun Huasheng komencis fari garantian laboron komence de la fondiĝo de la turo por televizia transsendo. Li kaj aliaj du laborantoj 24-hore laŭvice laboras por garantii elsendan sekurecon, protekti aparatojn kaj solvi urĝajn problemojn en la pasintaj 23 jaroj. Sun Huasheng diris,

"La loĝantoj de apudaj vilaĝoj ne povos vidi la programerojn se ĉi tie ne ekzistas la elsend-turo. Do la programeroj ludas 24-hore, ni devas 24-hore garantii la elsendan sekurecon. Ĝis la jaro 2018 mi jam laboris ĉi tie 23 jaroj, komence mi jam diris al la aliaj du laborantoj, ni devas bone plenumi ĉiujn laborojn. Samtempe mi estas membro de la Komunista Partio de Ĉinio, mi devas ludi modelan rolon por ili."

Pan Jiayou, li komencis labori ĉi tie kune kun Sun Huasheng. Li memoris, ke en la jaro 1995 li ĵus estis 18-jara. Nuntempe, li jam estas patro de du infanoj. Dum la intervjuo, li prezentis la funkciojn de la maŝinoj al ni:

"La elsend-turo ĉefe solvas la programerajn vidadon kaj aŭskultadon de apudaj vilaĝanoj. La maŝino ĉefe transsendas televiziajn programerojn, kaj radiajn programerojn, kaj ni ankaŭ havas tensian stabilecigilon por protekti la maŝinan daŭrvivon. Ĉiutage ni venas al la ĉambro multfoje por vidi kaj noti la informojn de la maŝinoj."

Antaŭ kvin jaroj, Zang Yunmei, edzino de Pan Jiayou decidis veni al la Huangniu-monto kaj fari saman laboron kun sia edzo. Ŝi diris al ni, ke antaŭe ŝi ĉiam zorgas la sekurecon de sia edzo kiam li laboras surmonte, ĉar la natura situacio estas tre malbona. Nuntempe, ŝi venas, unuflanke ŝi povas helpi lin fari laborojn, aliflanke, ŝi povas kuiri manĝaĵojn al la laborantoj por plibonigi iliajn ĉiutagajn vivkvalitojn.

"Laŭ mia opinio, mia veno bone ŝanĝis iliajn ĉiutagajn vivkvalitojn, ekzemple mi povas kuiri matenmanĝon, tagmanĝon kaj vespermanĝon al ili. Antaŭe mi faris terkulturadon, nun mi povas fari laborojn ĉi tie por garantii la elsendan sekurecon, mi fieras pri mia nova rolo. Ĝenerale, la vivo surmonte estas iomete malfacila, speciale kiam vintro venas, la temperaturo estas tre malalta. Kaj cetere, la vivo sur la monto estas tre seninteresa."

"Sola", "seninteresa" kaj "malfacila" estas karakterizaĵoj de la vivo surmonte, Sun Huasheng diris. Fakte, kompare kun la naturaj katastrofoj, ili ĉiuj estas venkeblaj. Sun Huasheng diris,

"En la pasintaj 23 jaroj, la plej grandaj preblemoj estas neĝego, pluvego kaj fulmotondrego. Mi ankoraŭ memoras la pluvegon en la jaro 1998, la vojo al la monto estis detruita, ni ne povis malsupreniri de la monto. Fakte, komence ni ĉiuj sentis fortan timon pri tio, sed tago post tago, ni povis adaptiĝi al la situacio, ĉar ĉi tie estas nia laborejo, ni elektis la laboron, ni devas bone plenumi la laboron."

Sun Huasheng diris al ni, ke li ŝatas skribi poemon. En la pasintaj 23 jaroj, li skribis multajn poemojn. Kelkaj el ili estis publikigitaj sur lokaj ĵurnaloj aŭ revuoj.

Sun Huasheng diris, ke nuntempe li jam atingis la emeritiĝan aĝon. Pro la densa amo inter li kaj la monto en la pasintaj 23 jaroj, li decidis daŭre fari laboron ĉi tie. Li diris,

"Mia laboro havas gravan signifon, ĉar mi garantias la elsendojn de koloraj programeroj al la apudaj vilaĝanoj. Ili bezonas min. Venonte, mi volas daŭre fari laborojn ĉi tie por ili."

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin