Kunveno de kvin nuklehavaj landoj venis en gravan komunan ideon

(GMT+08:00) 2019-01-31 19:22:59     Redaktoro:Xiong

La kunveno de la kvin nuklehavaj landoj okazis en Pekino de la 30a ĝis la 31a de januaro. En la regula gazetara konferenco de la 31a de januaro Geng Shuang, proparolisto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, diris, ke la kvin nuklehavaj landoj venis en gravan komunan ideon en tri punktoj, kaj tio utile plifortigas fidon de la internacia komunumo pri la internaciskale sekureca medio.

La oficiala kunveno, en kiu partoprenis reprezentantoj el la kvin landoj laŭleĝe posedantaj nukleajn armilojn: Ĉinio, Usono, Rusio, Britio kaj Francio, malfermiĝis la 30an de januaro en Pekino. Tio estas la unua oficiala kunveno de tiuj kvin landoj post du jaroj. Por la kunveno Geng Shuang diris:

"Unue, la kvin nuklehavaj landoj promesis porti la devon pri internaciaj paco kaj sekureco, kaj konsentis plifortigi strategian interŝanĝon pri nuklea politiko kaj nuklea strategio, pliigi strategian interfidon kaj protekti komunan sekurecon. Due, la kvin landoj promesis kune defendi la mekanismon de la "Traktato pri Neplivastigo de Nukleaj Armiloj". Trie, la kvin landoj promesis plue utiligi la kunlaboran platformon de la kvin nuklehavaj landoj por dialogo kaj kunagado."

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin