Ĉinio konsideras enkonduki sistemon de puna kompenso rilate atencon al intelekta propraĵo

(GMT+08:00) 2019-01-31 19:55:10     Redaktoro:Xiong

La 31an de januaro Gao Feng, proparolisto de la Ĉina Komerca Ministerio, diris en Pekino, ke Ĉinio alprenos pli multe da fortaj rimedoj en diversaj flankoj, inkluzive de leĝfaro, justico kaj administra leĝplenumado; Ĉinio donos ĉiuflankan protektadon pri intelekta propraĵo, altigos kontrolajn kvaliton kaj efikon, enkondukos sistemon de puna kompenso rilate atencon al intelekta propraĵo kaj, okulfrape altigante la koston kontraŭleĝan, rezolute puni konduton atenci intelektan propraĵon.

Kaj cetere, Gao Feng diris ankaŭ, ke en la lastaj jaroj Ĉinio rikoltis enormajn atingojn en la protektado de intelekta propraĵo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin