Xi Jinping intervidiĝas kun katara emiro Tamim Bin Hamad Al-Thani

(GMT+08:00) 2019-01-31 20:36:13     Redaktoro:Xiong

La 31an de januaro en la Granda Halo de la Popolo la ĉina ŝtatprezidanto Xi Jinping intervidiĝis kun la katara emiro Tamim Bin Hamad Al-Thani. La du ŝtatestroj unuanime konsentis kune evoluigi la ĉina-kataran strategian partnerecon.

Xi Jinping diris, ke en 2014 li kaj Lia Emira Moŝto kune proklamis en Pekino starigi la ĉina-kataran strategian partnerecon kaj venis en gravajn komunajn ideojn pri la duflankaj rilatoj, kaj ke li ĝojas vidi, ke pro la kuna klopodado de la du flankoj tiuj ideoj estas plenumataj kaj alportas al la dulandaj popoloj videblajn profitojn.

Tamim unue esprimis al Xi Jinping kaj la ĉina popolo sinceran novjaran saluton. Li diris, ke Kataro kaj Ĉinio estas strategiaj partneroj kaj la dulandaj rilatoj disvolviĝas rapide; Kataro havas plenan fidon pri la ĉina ekonomio, estas unu el la landoj, kiuj plej frue respondis al la iniciato "Zono kaj Vojo", kaj volas kune kun Ĉinio plu kunlabori en diversaj kampoj.

Post la intervidiĝo la dulandaj ŝtatestroj kune ĉeestis la subskribadon pri kunlaboraj dokumentoj de la du flankoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin