Registaro postulas redukton de tempo bezonata por registrado de nemovebla proprieto

(GMT+08:00) 2019-01-31 11:28:12     Redaktoro:Yu

La Ŝtata Konsilio decidis merkrede, ke Ĉinio mallongigos la tempon necesan por registrado de nemovebla proprieto por la oportuneco de entreprenoj kaj individuoj.

Laŭ la decido, la tempo bezonata por ĝenerala registrado kaj hipoteka registrado estos reduktita ĝis dek kaj kvin tagoj respektive antaŭ la fino de ĉi tiu jaro. Kaj la tempo por ambaŭ registradoj estos reduktita ĝis ne pli ol kvin labortagoj antaŭ la fino de 2020.

Laŭ la kunveno prezidita de ĉefministro Li Keqiang, la reformo de registaraj funkcioj devas esti profundigita por plenumi la celojn.

Interdepartementa mekanismo pri komunaĵo kaj divido de informoj estos establita por ke informoj rilataj al la registrado de nemovebla proprieto, inkluzive de familia registrado, komercaj licencoj, impostpagoj kaj transakcioj, povas esti dividitaj antaŭ la fino de ĉi tiu jaro.

La registraj procezoj estos unuigitaj. Unu-fenestraj interdepartementaj servoj estos disponeblaj.

La kunveno decidis ankaŭ, ke la klopodoj estos intensigitaj por helpi al kamparaj migrantaj laboristoj akiri prokrastitajn laborpagojn. Ŝtataj entreprenoj sub la administrado de la centra registaro devas ludi gvidan rolon en repago de ŝuldo al privataj kompanioj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin