Novaĵoj (Februaro 01)

(GMT+08:00) 2019-02-01 17:21:34     Redaktoro:Li

Saluton, karaj amikoj. Selena kore bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Estas vendredo, la 1a de februaro. Unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn: ĉina prezidanto renkontiĝis kun prezidanto de la Internacia Olimpika Komitato; Ĉinio kaj Usono finis altnivelan ekonomian kaj komercan konsiliĝon. Sekve estos la programeroj Ĉina Stilo kaj Inter Ni. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Ĉina prezidanto Xi Jinping diris ĵaŭde, ke Ĉinio bone sin preparas por liveri "spektaklajn" Vintrajn Olimpikojn en 2022.

Prezidanto Xi faris ĉi tiujn rimarkojn dum renkontiĝo kun prezidanto de la Internacia Olimpika Komitato Thomas Bach en la Granda Popola Halo en Pekino. Xi emfazis, ke la ĉina registaro firme promesis surscenigi "verdajn, inkluzivajn, malfermajn kaj senkoruptajn" ludojn, kaj ke preparoj por la Vintraj Olimpikoj 2022 estas farataj laŭ la plano. Li emfazis nul-toleron pri dopado en sporto, dirante, ke oni devas fari la Olimpiajn Ludojn puraj kaj klaraj kiel neĝo kaj glacio. Li ankaŭ prezentis respekton al Bach pro la longperioda subteno de la Internacia Olimpika Komitato al la sporta disvolviĝo de Ĉinio, kaj ankaŭ pro ĝia kontribuo al monda paco.

Bach, kiu inspektis kelkajn konkursejojn de la Vintraj Olimpikoj 2022 en Zhangjiakou kaj Yanqing marde, diris, ke li estis impresita de la efikeco kaj dinamismo, kiujn li vidis en la prepara laboro de Ĉinio. La estro de la Internacia Olimpika Komitato ankaŭ esprimis sian kontenton pri la kunlaboro inter ĉinaj organizantoj kaj la Internacia Olimpika Komitato kaj diris, ke li fidis, ke Ĉinio surscenigos mirindajn Vintrajn Olimpikojn.

Ĉina ĉefministro Li Keqiang ĵaŭde diris, ke Ĉinio volas ekspluati pli da kunlabora potencialo kaj plibonigi ĉiuflankan kunlaboron kun Kataro por profitigi la du popolojn.

Li faris la rimarkojn en renkontiĝo kun vizitanta katara emiro Sheikh Tamim Bin Hamad al-Thani en la Granda Popola Halo en Pekino. Li diris, ke Kataro estas grava kunlabora partnero de Ĉinio en Mez-Oriento kaj la Golfo, kaj la rilatoj inter la du landoj sane kaj stabile disvolviĝis, kun rapide kreskanta kunlaboro en komerco, investado kaj aliaj kampoj. Li diris, ke Ĉinio pretas ekspluati pli da kunlabora potencialo kun Kataro kaj starigi longperiodan kaj stabilan strategian kunlaboron en energio. Kiel evoluanta lando, Ĉinio altiras plej multe da fremdlanda investo kaj pretas malfermi bazan industrion al Kataro por atingi reciprokan profiton. Li vokis al la du landoj profundigi la sekurecan kunlaboron por protekti pacon de la regiono kaj la mondo. Li aldonis, ke Ĉinio volas labori kun landoj de la Golfa Kunlabora Konsilio por komenci novan intertraktadon pri liberkomerca interkonsento kiel eble plej baldaŭ kaj strebas por atingi la interkonsenton en frua dato

Tamim diris, ke alfronte al la nuna internacia politika kaj ekonomia situacio, Kataro kaj Ĉinio devas plifortigi la kunlaboron, ankaŭ kio estas la celo de lia vizito. Kataro estas optimisma pri la ekonomio de Ĉinio, volas labori kun Ĉinio por esplori novan kunlaboron, esperas serĉi pli da investaj ŝancoj en Ĉinio kaj pretas labori kun Ĉinio kaj aliaj partioj por akceli intertraktadon pri liberkomerca interkonsento.

De la 30a ĝis la 31a de januaro en Vaŝingtono, la ĉina teamo sub la gvidado de vicĉefministro kaj estro de la ĉina flanko por ĉina-usona ekonomia dialogo Liu He okazigis ekonomian kaj komercan konsiliĝon kun la usona teamo gvidata de usona komerca reprezentanto Robert Lighthizer. Sub la gvidado de la komuna konsento atingita de la du ŝtatestroj en Argentino, la du flankoj faris sincerajn, detalajn kaj konstruemajn diskutojn pri komerca ekvilibro, cedo de teknologio, protekto de intelekta proprieto, ne-doganaj barieroj, servoindustrio, efektivigo de mekanismo kaj aliaj demandoj de komuna zorgo kaj akiris gravan periodan progreson. La du flankoj ankaŭ fiksis daton kaj vojmapon de la venonta konsiliĝo.

La rezulto estis malfacile atingita kaj ankaŭ atendita. La Blanka Domo montris sian afablecon. Ĝi publikigis deklaron esperimante bonvenon al la ĉina teamo en la unua tempo de post la atingo de la ĉina teamo, kaj post la konsiliĝo, usona prezidento Donald Trump renkontiĝis kun Liu kaj promesis, ke la usona teamo iros al Ĉinio en la mezo de februaro por plua altnivela konsiliĝo. Trump esprimis ankaŭ la atendon renkontiĝi kun ĉina prezidanto Xi en frua dato. Tiuj signaloj montris, ke la usona flanko tre esperas, ke la duflanka intertraktado atingos pozitivajn rezultojn. Dum ĉi-foja konsiliĝo, ambaŭ flankoj esprimis siajn proprajn zorgojn kaj klopodis serĉi komunajn punktojn, kaj ĝuste pro tio ili akiris gravan periodan progreson, kiu reflektas reciprokan profiton kaj egalecon.

Dum la renkontiĝo kun Trump, Liu transdonis al li mesaĝon de ĉina prezidanto Xi Jinping, en kiu Xi montris, ke la ĉina-usonaj rilatoj estas en ŝlosila periodo. Xi diris ankaŭ, ke kiam li kaj Trump renkontiĝis kun Argentino en la lasta decembro, ili konsentis kune antaŭenigi la duflankajn rilatojn, kiujn karakterizas kunordigo, kunlaboro kaj stabileco.

Trump diris, ke li alte ŝatas siajn bonajn personajn rilatojn kun Xi, kaj la usona-ĉinaj rilatoj restas fortaj kaj disvolviĝas sub la gvidado de la du ŝtatestroj. Li konfirmis, ke la usona delegacio estrata de komerca reprezentanto Robert Lighthizer kaj financa ministro Steven Mnuchin iros al Ĉinio en la mezo de februaro por plua konsiliĝo.

Proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj anoncis ĵaŭde, ke Ĉinio kaj Japanio okazigos la 16an sekurecan dialogon vendrede en Pekino.

Proparolanto Geng Shuang diris en regula gazetara konferenco, ke ĉina vicministro pri eksterlandaj aferoj Kong Xuanyou kaj vizitanta japana vicministro pri eksterlandaj aferoj Takeo Mori ĉeestos la dialogon. La du flankoj ankaŭ okazigos la 28an regulan diplomatian konsiliĝon. Ili interŝanĝos opiniojn pri duflankaj rilatoj, politikoj de la du landoj pri defenda sekureco, kaj tutmondaj kaj internaciaj demandoj de komuna zorgo.

Rusa viĉeministro Yuri Borisov diris ĵaŭde al amaskomunikiloj, ke estas neniu rusa soldato en Venezuelo, kaj ke la rusa flanko sekvas disvolviĝon de la situacio en Venezuelo.

Proparolanto de la rusa Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Maria Zakharova diris en la sama tago, ke la elirejo de la situacio en Venezuelo estas ampleksa dialogo en la tuta lando, kaj ke la rusa flanko pretas partopreni en mekanismo de mediacio kaj konsiliĝo, akceptebla por ĉiuj partioj.

Nicolas Maduro estis reelektita kiel venezuela prezidento en la ĝenerala elekto en majo de 2018, sed opozicio kaj iuj landoj rifuzis agnoski lian novan oficperiodon. Parlamenta prezidanto Juan Guaido deklaris sin provizora prezidento en la 23a de januaro.

Finiĝis la novaĵoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin