Estas apartaj kantonaj manĝetoj kiel matenmanĝaĵoj pro abundeco, dolĉa kaj sala gusto kaj unika kulturo. Kun kruĉo da teo kaj du specoj da manĝetoj oni travivas "bongustan" kaj senokupan matenon. Hodiaŭ ni prezentas al vi Xiajiao, Shaomai kaj Fenchang, la tri kantonajn frandaĵojn.
Kristala Xiajiao
Estas ŝlosilo fari salikokaĵojn. Unue purigu freŝajn salikokojn, poste forte batu la salikokaĵojn ĝis kiam ili estu gluecaj kaj travideblaj. Aldonu bambuŝosajn pecetojn kaj porkaĵajn pecetojn por pli bona sento en buŝo.
Necesas boligita akvo por kirladi paston. Samtempe kun kirlado necesas ankaŭ aldoni iom da porka oleo, tial pastaj pecoj havos pli grandajn elastecojn kaj ne estos facile rompitaj.
Per dorso de tranĉilo faru pastajn pecojn, kiuj estas maldikaj kaj travideblaj.
La tradicia manĝeto Xiaojiao estas duonlune forma kiel "ventro" de araneo kaj 12 faltoj, kiuj estas elementoj nemankigeblaj.
Estas pretaj pakitaj Xiajiao post 5-minuta vaporumo. Nun la manĝetoj estas kristalaj forme, freŝaj guste kaj glataj sente en buŝo. Xiaojiao estas unu el la plej ŝatataj manĝetoj en kantonaj matenmanĝaĵoj.
Kantona Shaomai kun ruĝflava kraboviando
La flava koloro de kantona Shaomai kun ruĝflava kraboviando fontas el ovoflavo, kiun oni donas en paston. Rulpremu paston kiel pecojn kaj per apartaj modeloj formu la pecojn. Tenu la pecojn per maldekstra mano kaj formu ilin kiel pakaĵojn per fingroj la dika kaj la montra, enmetu farĉon ene kaj metu kraboviandon pinte. Fine vaporumu ilin.
Vaporumita Shaomai havas belan koloron kaj bonan guston. La krabogusto de la farĉo estas densa kaj la sento estas glata en buŝo.
Changfen
Changfen estas alia tipa reprezentanto de kantonaj manĝetoj. Laŭ proporcio miksu gluecan rizon, maizamelon, tritikan amelon kaj terpoman amelon kune kun akvo.
Metu la likvaĵon sur tukon, aldonu bovaĵon kaj vaportumu ĝin unu minuton, tuj prenu ĝin. Volvu ĝin kaj tranĉu ĝin en kelkajn partojn. Jen la plado Changfen.
Metu sojon sur Changfen.
Do bonvolu gustumi kantonajn manĝetojn por mateno!
Nun ni provas manĝeton per ĉina ĝjaŭzi-a pakaĵo kaj okcidenta farĉo.
tranĉu pektenaĵojn en pecetojn
tranĉu mangojn en pecetojn
disigu pampelmuson en pecetojn
aldonu buteron
pektenaj pecetoj
salo
metu oleon sur ĝjaŭzi-ajn pakaĵojn
vaporumu ilin 5 minutojn
aldonu salatan saŭcon