Parolante pri la bongustaj manĝaĵoj de la urbo Pekino, oni ĉefe memoras la faman pekinan rostitan anason.
La manĝ-metodo de rostita anaso aperis en la urbo Nanjing jam en la Sudaj kaj Nordaj Dinastioj. Poste, kiam imperiestro Chengzu de Ming-dinastio translokis la ĉefurbon al Pekino, la rostita anaso ankoraŭ estis enkondukita. Iom post iom, la nuna pekina rostita anaso fariĝis.
Kia komplika produkta procezo kaŝiĝas en tiu ĉi plado? Kio estas la manĝ-metodo? Do sekvu min kaj rigardu!
forigu la internajn viscerojn
lavu la anason
alkroĉu ĝin al hoko
brogu la anason
sekigu la anason
metu ĝin en fornon por rosti
Estas du manieroj de rostado. La maniero fari alkroĉadon estas pli popola, kio pruvas la lertecon de la kuiristo. La anaso ne povas tuŝi iujn ajn lokon de la forno. En la forno, oni povas samtempe rosti 20 anasojn kaj en ĉiu tria sekundo oni devas meti unu anason en la fornon.
Por certigi la bonan guston de la pekina rostita anaso, la plej grava paŝo estas: bruletigi la anason per granda flamo. Tiel la subhaŭta graso de anaso povas plene fandiĝi kaj la anaso dum manĝado estigas agrablan senton en la buŝo.
kuiristo rostas
kuiristo tranĉas
(tradicia) anasa haŭto kun sukero
(nova) kun kaviaro
metu anasaĵon en bakitan platkukon kun sezamgrajnoj
volvu anasaĵon per maldika platkuko
Gustuminte la rostitan anason, oni admiras la produktan procezon de pli ol 20 paŝoj. Kiam vo alvenos en Pekinon, vi devas manĝi ĝin!
Kiam pekina rostita anaso renkontiĝas kun okcidentaj materialoj, kio okazos? Do sekvu min kaj manĝu orient- kaj okcident-stile!
Sandviĉo kun rostita anaso
hami-melono, cepo, kukumo
tranĉu la panon
ŝmiru densan dolĉan saŭcon faritan el fermentinta faruno
metu saŭcon faritan el flava mustardo
************
Produktoro Zhu Boying
Administrantoj Wang Shanshan Li Jing
Reĝisoro Wang Shanshan
Scenaristoj Wang Shanshan Ding Jingxuan
Ĉeloka Reĝisoro Ding Jingxuan
Filmistoj Cai Jun Qiu Jieming Yu Chen Zhang Jianxin Yan Yangyang
Muntistoj Qiu Jieming Wang Pinpin
Kondukanto Wang Shanshan
Ordigistoj Asistantoj Jing Shimo Wang Tao
Asistanto de Filmistoj Zhu Shaolong
Konsilanto Qu Hao
Konsilanto pri Kuirado Qu Hao Hou Decheng
Konsilanto pri kulturo Dai Aiqun
Kuiristoj
Jia Lutao Dai Jichao Sun Yanchao Xu Yongxin Zuo Hongyi
Yan Tao
Kuirejo Noob HUANG
DANKON
Dong Zhenxiang Zhu Hong Ding Xiaosong Luo Zhen Li Ke Jin Wenjun
Farita de
Ĉina Radio Internacia sub Centra Komunikila Grupo