Xi Jinping vizitas laborantojn por ekspresado

(GMT+08:00) 2019-02-01 20:02:19     Redaktoro:Xiong

Okaze de la Printempa Festo Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, en Pekino vizitis kaj salutis amasojn. Posttagmeze de la unua de februaro, en la servejo por ekspresado en la strateto Ŝtono ĉe Qianmen, li faris pridemandon, ĉu ekspresoj povos reveni hejmloken antaŭ la festo, kaj diris: "Speciale mi venas vin viziti kaj pere de vi deziras feliĉon de la Novjaro al la tri milionoj da ekspresoj – la plej diligentaj laborantoj - en la tuta lando. Mi esperas, ke vi povos rehejmiĝi kaj kuniĝi kun viaj familianoj. Ĝojon al vi ĉiuj en la Novjaro.

En restoracieto Xi Jinping parolis al la mastro, kiu venis en Pekinon por perlabori: "Mi deziras al vi prosperon en la entrepreno kaj feliĉon en la nova jaro!" Li eĉ ŝercis dirante: "Se mi havus tempon, mi manĝus kun vi." La mastro respondis: "Jen hodiaŭ! Jen nun! Mi regalas vin." Tio vekis ĝeneralan ridegon en la ĉambro.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin