Ĉinio kaj Usono finis altnivelan ekonomian kaj komercan konsiliĝon

(GMT+08:00) 2019-02-01 10:58:03     Redaktoro:Yu

De la 30a ĝis la 31a de januaro en Vaŝingtono, la ĉina teamo sub la gvidado de vicĉefministro kaj estro de la ĉina flanko por ĉina-usona ekonomia dialogo Liu He okazigis ekonomian kaj komercan konsiliĝon kun la usona teamo gvidata de usona komerca reprezentanto Robert Lighthizer. Sub la gvidado de la komuna konsento atingita de la du ŝtatestroj en Argentino, la du flankoj faris sincerajn, detalajn kaj konstruemajn diskutojn pri komerca ekvilibro, cedo de teknologio, protekto de intelekta proprieto, ne-doganaj barieroj, servoindustrio, efektivigo de mekanismo kaj aliaj demandoj de komuna zorgo kaj akiris gravan periodan progreson. La du flankoj ankaŭ fiksis daton kaj vojmapon de la venonta konsiliĝo.

La du flankoj konsentis preni efikajn rimedojn por akceli ekvilibran disvolviĝon de duflanka komerco. La ĉina flanko forte grandigos eksportadon de agrikulturaj produktoj, energiproduktoj, industriaj produktoj kaj servoj de Usono por kontentigi la postulojn de altkvalita disvolvado de la ĉina ekonomio kaj bezonon de la ĉina popolo pri bela vivo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin