Trump renkontiĝis kun ĉina vicĉefministro en Blanka Domo

(GMT+08:00) 2019-02-01 14:48:24     Redaktoro:Yu

Usona prezidento Donald Trump ĵaŭde renkontiĝis kun ĉina vicĉefministro Liu He en la Blanka Domo, dirante, ke grava progreso estis farita en la lasta usona-ĉina komerca intertraktado.

Liu transdonis mesaĝon de ĉina prezidanto Xi Jinping al Trump, en kiu Xi montris, ke la ĉina-usonaj rilatoj estas en ŝlosila periodo. Xi diris ankaŭ, ke kiam li kaj Trump renkontiĝis kun Argentino en la lasta decembro, ili konsentis kune antaŭenigi la duflankajn rilatojn, kiujn karakterizas kunordigo, kunlaboro kaj stabileco.

Trump diris, ke li alte ŝatas siajn bonajn personajn rilatojn kun Xi, kaj la usona-ĉinaj rilatoj restas fortaj kaj disvolviĝas sub la gvidado de la du ŝtatestroj. Li konfirmis, ke la usona delegacio estrata de komerca reprezentanto Robert Lighthizer kaj financa ministro Steven Mnuchin iros al Ĉinio en la mezo de februaro por plua konsiliĝo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin