Kial Xi Jinping laŭdis kamaradon Ma?

(GMT+08:00) 2019-02-11 08:51:30     Redaktoro:Ema

En 2018 la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj la Ĉina Ŝtata Konsilantaro premiis 100 distingitojn en reformo kaj pordmalfermo. Ma Shanxiang, distingita paciga juĝisto en la bazo, estis nomita Reforma Pioniro. Ĝuste estas kamarado Ma, kiu estis laŭdata de Xi Jinping. En la pasintaj jaroj Ma entuziasme faris pacigajn laborojn por la popolanoj kaj el tiuj li faris serion da efikaj manieroj por bazaj laboroj. En hodiaŭa programero ni kune aŭskultu la rakonton de Ma Shanxiang.

"Mi nomiĝas Ma Shanxiang kaj estas respondeculo de la Oficejo Lao Ma en Guanyinqiang-loĝkvartalo en Chongqing. Mi faris bazajn laborojn jam 30 jarojn kaj havas pli ol 60 efikajn manierojn por solvi la kontraŭdirojn de la popolanoj."

Dum la du sesioj de 2018 Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Komunista Partio de Ĉinio, partoprenis en la diskutado de Chongqing-delegacio. Tiam Ma Shanxiang konigis al Xi Jinping siajn spertojn pri la bazaj laboroj.

En 1988 Ma Shanxiang estis malmobilizita al civila laborposteno en Guanyinqiao-loĝkvartalo kaj fariĝis paciga juĝisto. En la pasintaj 30 jaroj, li entuziasme helpis la popolanojn solvi problemojn kaj daŭrigis la laboron post emeritiĝo.

"Ni ofte vizaĝas al multaj kontraŭdiroj de la popolanoj. Ni bezonas havi altan pacigan kapablon. Ni devas solvi ne nur la problemon pri disvolviĝo, sed ankaŭ la problemon pri harmonio.

Nun la labormanieroj de Ma Shanxiang jam fariĝis modelo de tutlandaj bazaj laboruloj. Li ofte vizitis al diverslokaj loĝkvartaloj por konigi siajn spertojn kaj trejni novajn pacigajn laborulojn.

"La partiano devas havi profundan amon al la partio, firman idealon kaj servadan entuziasmon al la popolanoj."

Aŭdinte la parolon de Ma Shanxiang, Xi Jinping kortuŝe diris, ke konstruado de socialismo kun ĉinaj trajtoj bezonas ne nur gvidadon de la Komunista Partio de Ĉinio, sed ankaŭ la subtenadon de la solida apogo de la popolo.

"Ni bezonas bazajn laborulojn kiel Ma Shanxiang, kiu povas ludi modelan rolon de la partiano. Mi esperas, ke li plue bone laboru kaj havu pli multajn fruktojn."

Ma Shanxiang diris, ke la pozitiva takso de Xi Jinping multe kuraĝigis lin. Li pli bone servos al la popolanoj kaj la socio per la spirito kaj politiko de la partio.

Finiĝis la rakonto de Ma Shanxiang, tamen ankoraŭ daŭras la servado de kamarado Ma. Li kaj aliaj miloj da bazaj laboruloj deligente laboras laŭ la postulo de Xi Jinping.

"La Komunista Partio de Ĉinio estas partio servanta al la popolo. Ne estas malgravaj aferoj en la bazaj laboroj. Ni devas re-novigi la administradon de la bazo, altigi la laboran kapablon kaj pli bone servi al la popolanoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin