Xi Jinping esploris preparlaboron por vintraj olimpikoj

(GMT+08:00) 2019-02-02 16:55:53     Redaktoro:Xiong

Posttagmeze de la unua de februaro Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, ŝtata prezidanto kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono vizitis la elmontran centron, la ofican areon por la Pekinaj Vintraj Olimpikoj en la industria parko Shougang en la distrikto Shijingshan de Pekino kaj la ŝtatan trejnocentron de vintraj sportoj, por esplori la preparlaboron por la Pekinaj Vintraj Olimpikoj kaj la Pekinaj Vintraj Paralimpikoj.

La Ĉefurba Ŝtala Fabriko (Shougang) situanta okcidente de Pekino iam estis "Ŝtala Reĝlondo" kun centjara historio, nun ĝi, pro la vintraj olimpikoj, ĉarme transformiĝis en la sidejon de la Organiza Komitato de la Pekinaj Vintraj Olimpikoj. En la elmontrejo de la centro Xi Jinping konektis videon kun frontaj laborantoj de la sportaj stadionoj en la konkusejo Yanqing kaj adresis sinceran saluton al tiuj, kiuj sinofere batalas en la konstruejoj por la vintraj olimpikoj.

En la trejnocentro, rigardante la ŝvitigajn trejnoj de sportistoj, Xi Jinping diris:

"Dank' al la Pekinaj Vintraj Olimpikoj la ĉina sporto de glacio kaj neĝo povos paŝi grandan paŝon. Tio estas historia okazo cent jarojn nerenkontita kaj per tio naskiĝos aro da altnivelaj kaj elstaraj sportistoj. Mi esperas, ke vi povas kapti tiun ĉi ŝancon kaj rigardi ĝin kiel la plej bonan momenton en kiu ni gajnu gloron por la patrolando. Kiam la sporto fortas, tiam la lando potencas; kiam la lando potencas, tiam la sporto fortas. Ke la Pekinaj Vintraj Olimpikoj povos progresigi la glaci-neĝan sporton de nia lando, tio estas nia espero."

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin