Antaŭtage de la Printempa Festo Xi Jinping inspektis la pekinan garnizonejon por saluti oficirojn kaj soldatojn

(GMT+08:00) 2019-02-02 20:54:29     Redaktoro:Xiong

Baldaŭ alvenos la Printempa Festo, tiam, en la 2a de februaro, Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, ŝtata prezidanto kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, speciale vizitis la pekinan garnizonejon, kaj tie li profundiĝis en bazojn, inspektis postenojn, kaj salutis trupajn oficirojn kaj soldatojn. En la nomo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj de la Centra Milita Komisiono Xi Jinping adresis sinceran saluton kaj festan bondeziron al ĉiuj oficiroj kaj soldatoj de la Popola Liberiga Armeo, de la armita polico kaj de la milico kiel rezervaj fortoj.

En la garnizonejo Xi Jinping donis aŭdiencon al ĉiuj oficiroj regimentaj kaj range pliaj kaj varme premis al ili la manon. Kaj fine li fotiĝis kun ili en grupo por memoro.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin