Xi Jinping vizitis kaj salutis amasojn de Pekino

(GMT+08:00) 2019-02-02 14:27:02     Redaktoro:祃璟琳

Antaŭ alveno de la Printempa Festo, Xi Jinping, kiel la plej supera gvidanto de Ĉinio, vizitis kaj salutis amasojn. La 1an de februaro, Xi, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, en Pekino vizitis kaj salutis amasojn, donante bondezirojn al popolanoj de ĉiuj etnoj de la lando.

Antaŭtagmeze Xi Jinping unue vizitis la Pekinan Policejon kaj salutis policanojn. Antaŭ 6 jaroj, li iam vizitis policanojn garnizonantajn en la posteno en Pekino kaj donis festajn bondezirojn al amaso da policanoj en la lando.

La stratetoj estas pulso de Pekino kaj ankaŭ vivmedio de ordinaraj pekinanoj. En la strateto Caochang Sitiao en la komerca strato Qianmen de Pekino, Xi Jinping piede vizitis la stratojn kaj salutis la lokanojn. Li faris ĝjaŭziojn kaj babilis kun lokaj loĝantoj, donante bondezirojn por la Printempa Festo.

Tio estas la dua fojo, ke Xi vizitis strateton de Pekino. En 2016, la strateto Caochang estis transformigita kaj sufiĉe kontentigis bezonojn de tieaj loĝantoj.

Posttagmeze de la unua de februaro, en la servejo por ekspresado en la strateto Ŝtono ĉe Qianmen, li faris pridemandon, ĉu ekspresoj povos reveni hejmloken antaŭ la festo, kaj diris: "Speciale mi venas vin viziti kaj pere de vi deziras feliĉon de la Novjaro al la tri milionoj da ekspresoj – la plej diligentaj laborantoj - en la tuta lando. Mi esperas, ke vi povos rehejmiĝi kaj kuniĝi kun viaj familianoj. Ĝojon al vi ĉiuj en la Novjaro.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin