Rusio firme oponas kontraŭ detruo de Usono en armada regado

(GMT+08:00) 2019-02-02 14:25:07     Redaktoro:祃璟琳

Vendrede, rusa Ministerio de Eksteraj Aferoj diris, ke Rusio plue firme oponos kontraŭ detruaj agoj de Usono en armada regado, malarmado kaj nedisvastigo.

Tiutage la ministerio diris en anonco, ke Usono sin retiris el la Traktato Kontraŭ Balista Misilo, malhelpis la internacian komunumon en fortigo de Konvencio pri Malpermeso de Bioarmiloj kaj retiris el Ampleksa Interkonsento pri la Irana Nuklea Demando, tiuj agoj maltrankviligis Rusion. Rusio plue firme oponos kontraŭ la detruaj agoj de Usono en armada regado, malarmado kaj nedisvastigo.

La anonco diris, ke Rusio ĉiam senkondiĉe plenumas siajn devojn en armada regado, malarmado kaj nedisvastigo, nova kritiko de Usono kontraŭ Rusio estas tute senbaza. Ĉiuj iniciatoj subtenataj de Rusio celas garantii egalan kaj kunan sekurecon de ĉiuj landoj laŭ nunaj internaciaj leĝoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin