Ministroj pri eksterlandaj aferoj de EU atingis konsenton por disvolvi rilatojn kun Ĉinio

(GMT+08:00) 2019-02-02 14:43:57     Redaktoro:祃璟琳

Vendrede en rumania ĉefurbo Bukareŝto, altranga reprezentanto de EU pri diplomatia kaj sekurecaj politikoj Federica Mogherini diris, ke en la dutaga neoficiala kunveno, ministroj pri eksterlandaj aferoj de EU konsentis kunordigi starpunktojn kaj fortigi informajn interŝanĝojn pri disvolvado de la rilatoj kun Ĉinio.

En la gazetara konferenco, Mogherini diris, ke Ĉinio estas strategia partnero de EU kaj, en ekonomiaj fortoj, komercaj rilatoj kaj tutmondaj aferoj, Ĉinio estas grava lando kaj tio donas ŝancon al disvolvado de la rilatoj inter la EU kaj Ĉinio. EU volas kiel eble kunordigi starpunktojn por plue disvastigi kunlaboran ŝancon kun Ĉinio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin