Xi Jinping deziras feliĉan Novjaron al la popolanoj de ĉiuj naciecoj

(GMT+08:00) 2019-02-03 18:59:33     Redaktoro:Xiong

La 3an de februaro la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj la ĉina Ŝtata Konsilantaro okazigas en Pekino kunvenon por fari Novjarajn bondezirojn. En la nomo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj de la ĉina Ŝtata Konsilantaro Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato, ŝtata prezidanto kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, deziras feliĉan Novjaron al la popolanoj de ĉiuj naciecoj, al la samlandanoj de la Honkonga Speciala Administracia Regiono, de la Makaa Speciala Administracia Regiono, kaj de Tajvano, kaj al ĉiuj transmaraj ĉindevenuloj.

En la festena ĉambrego en la Granda Halo de la Popolo brilas la lampoj. Pli ol du mil personoj devenintaj el ĉiuj rondoj kolektiĝas tie por kune venigi la Printempan Feston. Je la deka Xi Jinping kaj aliaj partiaj kaj ŝtataj gvidantoj eniris en la ĉambregon, kaj poste Xi faris paroladon dezirante al ĉiuj feliĉan Novjaron.

Xi diris: "Baldaŭ alvenos al ni la Printempa Festo, ĉi tie mi, en la nomo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj de la ĉina Ŝtata Konsilantaro, deziras feliĉan Novjaron al la popolanoj de ĉiuj naciecoj, al la samlandanoj de la Honkonga Speciala Administracia Regiono, de la Makaa Speciala Administracia Regiono, kaj de Tajvano, kaj al ĉiuj transmaraj ĉindevenuloj.

Xi Jinping emfazis, ke ĉiuj atingoj de la Partio kaj la lando en ĉiuj entreprenoj estas atribuitaj al la popolo; se nur ni strikte alkroĉiĝas al la popolo, ne ekzistas malfaciloj, kiuj ne povus esti venkitaj, nek ekzistas grandaj aferoj, kiuj ne povus esti plenumitaj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin