Wang Yi esprimis volon pri antaŭenigo de rilatoj kun Japanio al ĝusta orbitro

(GMT+08:00) 2019-02-03 10:21:16     Redaktoro:祃璟琳

Sabate ĉina ŝtata konsilisto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi renkontiĝis kun japana vicministro pri eksterlandaj aferoj Takeo Mori, kiu ĉeestis la regulan diplomatian interkonsiliĝon kaj dialogon pri sekureco inter Ĉinio kaj Japanio. Wang diris, ke la jaro 2019 estas grava jaro por ambaŭ flankoj, Ĉinio volas, kune kun Japanio, akceli reciprokan fidon, redukti dubon, eviti eraran juĝon kaj antanŭenigi la ĉina-japanajn rilatojn al ĝusta orbitro kaj glata disvolviĝo.

Wang akcentis, ke en la nuna internacia situacio plena de necerteco, garantii stabilan disvolviĝon de la duflankaj rilatoj utilas al ambaŭ flankoj kunordigi kaj kunlabori en internaciaj kaj regionaj aferoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin