Ĉina proparolanto respondis pri usona retiriĝo el Traktato pri Mezdistanca Balista Misilo

(GMT+08:00) 2019-02-03 10:21:16     Redaktoro:祃璟琳

Sabate proparolanto de ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Geng Shuang respondis demandojn pri ĉesigo de la Traktato pri Mezdistanca Balista Misilo kaj starigo de ĉirilata procedo, fare de Usono.

Geng esprimis bedaŭron de la ĉina flanko kaj diris, ke Ĉinio oponas kontraŭ retiriĝo de Usono el la traktato kaj urĝis Usonon kaj Rusion konvene solvi la diverĝon per konstruiva dialogo.

Geng diris, ke la solflanka retiriĝo de Usono el la traktato eble elvokos serion da negativaj rezultoj kaj Ĉinio atenteme zorgos la aferon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin