Vespre de la 1a de februaro, franca Ministerio de Eksterlandaj Aferoj publikigis deklaron, esprimante bedaŭron pri la proklamo de Usono kaj alvokante, ke EU kaj koncernaj partioj protektu la nunajn konvenciojn pri regula armado kaj nuklea armada regado. La deklaro diris, ke dum la 6 monatoj de procedo, Francio kompakte interkonsiliĝos kun NATO kaj stimulis Rusion fari profundan dialogon.
Samtage germana ĉefministro Angela Merkel diris, ke Germanio tenos dialogon kun Rusio pri la traktato en venontaj 6 monatoj. Ŝi diris, ke la intertraktado devas esti malfermita.
Tiutage NATO publikigis deklaron, dirante, ke NATO absolute subtenas Usonon pri starigo de la retiraj procedoj.