Venezuela prezidento urĝis unuiĝon inter armeanoj

(GMT+08:00) 2019-02-04 12:08:50     Redaktoro:Selena

Venezuela prezidento Nicolas Maduro dimanĉe alvokis la venezuelan armeon resti unuiĝa meze de la pliiĝanta premo de la opozicio.

Maduro faris la rimarkojn en la mararmea bazo Turiamo en la ŝtato Aragua. Li diris, ke la soldatoj de la lando estas la maksimuma garantio de unueco, honesteco kaj respekto al venezuela suvereneco, kaj ke ili estas en la tempo por defendi sian sendependecon.

Dum kontrolado de la mararmea preparado antaŭ la tutlanda milita ekzercado, Maduro vokis la nacian armeon leviĝi en la historia okazo, en kiu ili vivas. Li diris, ke naciaj konservativaj frakcioj, subtenataj de internaciaj dekstraj registaroj, precipe Usono, konspiras dividi la nacion.

Sabato miloj kaj dekmiloj da venezuelanoj svarmis sur la stratoj, kiam la venezuela reganta socialisma partio kaj la opozicia koalicio organizis konkurajn kunvenojn por montrado de forto.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin