Televida vespero brakumas ĉinan novjaron kun tutmondaj spektantoj

(GMT+08:00) 2019-02-04 20:59:32     Redaktoro:Selena

Hodiaŭ, la 4a de februaro estas la antaŭvespero de la ĉina lunkalendara novjaro. Je la 20a horo Ĉina Komunikila Grupo (ĈKG) komencos rekte elsendi la transjaran televidan vesperon. La televida spektaklo kun kanto, danco, magio, akrobataĵo, tradicia opero kaj aliaj ludoj dum pli ol kvar horoj brakumos la ĉinan novajron kune kun tutmondaj spektantoj. En la pasintaj pli ol 30 jaroj preskaŭ ĉiuj familioj en Ĉinio rigardis la televidan prezentadon dum sia rekuniĝo.

 

Ĉi-jare estas la unua tiuspeca televida vespero post la fondiĝo de Ĉina Komunikila Grupo. La vespero kun la ĉefkunvenejo en Pekino kaj tri subkunvenejoj en Jinggangshan, Changchun kaj Shenzhen montros al la spektantoj ŝanĝiĝojn de Ĉinio, travivaĵojn de ordinaraj homoj kaj aspiron de la popolo pri la bela estonteco en diversaj formoj de arta prezentado. Inter la aktoroj estas samlandanoj el Tajvano, Honkongo kaj Makao, kaj ankaŭ teamoj de basketbal-ludo el Slovenio kaj Hungario aliĝos al la prezentado. Diversaj enhavoj povas kontentigi malsamajn grupojn de la spektantaro.

Apliko de novaj teknologioj, ekzemple virtuala realaĵo, pliigita realaĵo kaj artefarita intelekto estas brila punkto en la televida prezentado. Estos la unua fojo, ke la televida vespero estos rekte elsendita per la reto de la kvina-generacia telekomunika teknologio kun tre granda altdifino. Ĉina Komunikila Grupo rekte elsendos la vesperon al la tuta mondo per kelkaj platformoj.

La jarfina vespero ekde 1983 jam fariĝis nova kutimo de la festado, kaj multaj furoraj vortoj, temoj kaj kantoj cirkulantaj inter tutmondaj ĉinoj fontas de tiu ĉi spektaklo kun grava influo.

La organizantoj de la televida prezentado senĉese strebas por novigi la prezentadon kaj aldoni novajn artajn formojn por ke ĝi fariĝu grava sceno por montri la ĉinan kulturon al la mondo.

La jaro 2019 markas la 70an datrevenon de la fondiĝo de la Ĉina Popola Respubliko. En la postscenejo de la televida prezentado, aroj da geknaboj kantas kun sincereco kaj per sia infana voĉo, la kanton "Mi kaj Mia Patrolando", kiu kortuŝas ĉiujn ĉinojn kaj esprimas profundan amon de ĉinoj al la patrolando…

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin