Televida prezentado en vespero antaŭ Printempa Festo fariĝu grava sceno por montri ĉinan kulturon

(GMT+08:00) 2019-02-04 21:34:59     Redaktoro:Selena

Televida prezentado en la vespero antaŭ la Printempa Festo ĉiam estas granda spektaklo por la tutmondaj ĉinoj. Ĉijare tio estas la unuafoja televida prezentado fare de la Ĉina Komunikila Grupo post ĝia fondiĝo.

Ĉi-jare la televida prezentado de la Ĉina Centra Televido, kun la ĉefkunvenejo en Pekino kaj tri subkunvenejoj en Jinggangshan, Changchun kaj Shenzhen, donos al la spektantoj la senton, kvazaŭ ili estu sur la loko.

Ĉijare programoj de kantoj kaj dancoj prikantas spiriton de diligenta laboro kaj lukto.

Cetere la Ĉina Komunikila Grupo unuafoje faros surlokan rektan dissendon per la kvina-generacia reto kun la rapido de 4 kilobitoj en sekundo.

En la pasintaj pli ol 30 jaroj, spekti la televidan prezentadon en la vespero antaŭ la Printempa Festo, aŭ la ĉina novjaro jam fariĝis unu el la kutimoj de ĉinoj tra la tuta mondo dum la novjara festado. La organizantoj de la televida prezentado senĉese strebas por novigi la prezentadon kaj aldoni novajn artajn formojn por ke ĝi fariĝu grava sceno por montri la ĉinan kulturon al la mondo.

La jaro 2019 markas la 70an datrevenon de la fondiĝo de la Ĉina Popola Respubliko. En la postscenejo de la televida prezentado, aroj da geknaboj kantas kun sincereco kaj per sia infana voĉo, la kanton "Mi kaj Mia Patrolando", kiu kortuŝas ĉiujn ĉinojn kaj esprimas profundan amon de ĉinoj al la patrolando…

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin