Ma Zhaoxu ĉeestis altnivelan publikan debaton de SK

(GMT+08:00) 2019-02-05 10:03:20     Redaktoro:祃璟琳

Lunde Ma Zhaoxu, speciala sendito de ĉina prezidanto Xi Jinping, ĉina konstanta reprezentanto al la UN, ĉeestis la altnivelan publikan debaton de la Sekureca Konsilio pri "aktivado de dungita armeo estas origino de nesekureco kaj nestabileco de Afriko".

Ma diris, ke aktivado de la dungita armeo estas minaco al internacia paco kaj sekureco, serioze minacas pacon kaj stabilecon de evoluantaj landoj, precipe afrikaj landoj kaj devas estis atentata de la internacia komunumo. La agado de dungita armeo malobservis principojn de la Ĉarto de la UN, intervenis en internajn aferojn de afrikaj kaj evoluantaj landoj kaj damaĝis suverencon, sendependecon kaj teritorian integrecon de tiuj landoj. Ĉinio firme oponas kontraŭ tio.

Ma diris, ke Ĉinio ĉiam subtenas afrikajn landojn strebi pacon kaj prosperan disvolviĝon kaj apogas Afrikon efektivigi la tagordon de 2063 de la Afrika Unio kaj iniciaton "sennigo de pafado en Afriko 2020". Ĉinio decidis establi Fonduson de Ĉina-Afrika Kunlaboro pri Paco kaj Sekureco, subtenante kunlaboron inter ambaŭ flankoj en paco, sekureco kaj pacprotektado.

Ĝenerala sekretario de la UN Antonio Guterres, prezidanto de la Komisiono de Afrika Unio Moussa Faki Mahamat faris raportojn kaj membrolandoj de la SK kaj reprezentantoj de pli ol 20 landoj ĉeestis la kunvenon kaj faris paroladojn.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin