Gvidantoj de internaciaj organizoj kaj fremdlandaj politikistoj donis bondezirojn por Printempa Festo

(GMT+08:00) 2019-02-06 12:08:51     Redaktoro:Xiong

Okaze de la nova jaro laŭ la ĉina kalendaro, gvidantoj de internaciaj organizoj kaj fremdlandaj politikistoj per diversaj manieroj donis bondezirojn al la ĉina popolo, elmigrintaj ĉinoj kaj ĉindevenuloj pro la festo, esperante kune krei pli belan estontecon kun Ĉinio. Ili altgrade taksis kontribuojn faritajn de elmigrintaj ĉinoj kaj ĉindevenuloj por disvolvo en siaj organizoj aŭ landoj.

En la 4a de februaro, ĝenerala sekretario de la Unuiĝintaj Nacioj Antonio Guterres faris videan salutparolon, adresante bondezirojn al tutmondaj ĉinioj kaj esprimante dankon al Ĉinio kaj la ĉina popolo pro ilia subteno al la UN. En la video, li donis bondezirojn pri la festo al la ĉina popolo en la ĉina lingvo.

En la 5a de ĉi-monato, prezidanto de la 73a sesio de Ĝenerala Asembleo de la Unuiĝintaj Nacioj María Fernanda Espinosa publikigis artikolon sur la reto en la ĉina lingvo por doni sinceran saluton al la ĉina popolo pro la festo. Li deziras sanon, sekurecon kaj ĝojon al la ĉinoj.

En vespero de la 4a de februaro, prezidanto de komitato de la olimpikoj Thomas Bach adresis bondezirojn al ĉinaj sportistoj kaj esperis, ke ĉinaj sportistoj gajnos elstarajn atingojn en la vintra olimpiko en Pekino.

En la 5a de februaro, usona prezidento Donald Trump diris, ke li kaj sia edzino Melania Trump kune donis bondeziron por la Printempa Festo.

Brita ĉefministro Theresa May faris videan salutparolon kaj diris, ke la tutmondaj ĉinoj organizis aktivadojn por festi la novan jaron laŭ la ĉina kalendaro, tiuj aktivadoj prezentis fortecon, viglecon kaj multecon de la kulturo en Britio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin