La personoj plej zorgataj de Xi

(GMT+08:00) 2019-02-06 11:24:33     Redaktoro:祃璟琳

Antaŭ alveno de la ĉina tradicia festo la Printempa Festo, Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, ofte aperis en malriĉaj regionoj de la lando. Li diris: "Okaze de la festo, mi plej prizorgas la malriĉajn popolanojn". En lia tagordo de inspektado, Xi aperis preskaŭ en ĉiuj profunde malriĉaj regionoj de la lando, tie li inspektis la veran vivon de malriĉuloj, precize trovis kialojn de malprogresinta ekonomia disvolviĝo de tiuj malriĉaj regionoj kaj difinis la direkton kaj celon por helpo al malriĉuloj. Kiel plej alta gvidanto de la lando, Xi kelkfoje akcentis, ke neniu malriĉulo estu forlasita survoje al ampleksa riĉigo kaj amaso da kamparanoj devu ĝui fruktojn de la reformo.

Xi: "Pasintjare kiom da homoj edziniĝis?"

Guo Jianqun: "7."

Tio estas la dialogo inter Xi kaj Guo Jianqun, estro de la Tujia kaj Miao-etna Aŭtonoma Subprovinco de Xiangxi, Hunan-provinco en 2016. Li tre zorgis pri la geedzeco de la vilaĝanoj en Shibadong, vilaĝo Paibi de la gubernio Huahuan de tiu loko. Fakte li zorgis pri progresoj de elradikigo de malriĉeco de tiu regiono. Kaŭze de malriĉeco, la geedziĝo ĉiam ĝenis la junulojn de la vilaĝo. Novembre de 2013, Xi Jinping inspektis la vilaĝon Shibadong kaj en hejmo de malriĉulo

Xi: Ĉu vi havas sufiĉe da rizo?

Shi: Jes, ni havas rizejon.

Xi: Ĉu vi havas enspezon? Ĉu vi bredas porkon aŭ ŝafon?

Shi: Mi havas du porkojn.

Laŭ normo de kampara malriĉeco publikigita de la ĉina registaro, la averaĝa pohoma jara enspezo de tiu vilaĝo estis malpli ol 1 700 juanoj en 2013, malsupre ol kviono de la tutlanda kamparana averaĝa enspezo. Tie Xi unuafoje donis la koncepton pri "preciza malriĉec-helpado". Li akcentis doni gvidon laŭ kategorioj kaj lokaj kondiĉoj. Poste la vilaĝo Shibadong difinis kvin industriojn, kiaj ekonomio por laborservo, karaktera plantado kaj bredado, miao-etna brodado kaj turismo. Per tiuj industrioj, la vilaĝo realigis elradikigon de malriĉeco en 2017 kaj donis disvastigeblan kaj kopireblan ekzemplon al aliaj reigonoj.

Junie de 2017, Xi inspektis Liangshan en montregiono de Shanxi-provinco. La vilaĝo Zhaojiawa estas profunde malriĉa vilaĝo de tiu regiono. Sidante en la hejmo de vilaĝano Liu Fuyou, Xi detale demandis pri la jara enspezo kaj zorgataj aferoj. Liu Fuyou rememoris:

"En mia hejmo, li detale demandis min, kion mi aĉetis. Mi respondis, ke mi aĉetis rizon, oleon, salon, sojsaŭcon kaj preskau 80% de enspezo estis uzata por medikamentoj."

Laŭ esploro, en Ĉinio pli ol 40% de malriĉuloj estis kaŭzita de malsano. Xi montris, ke helpado al malriĉuloj pro malsano estas unu el ĉefaj direktoj de ĉirilata laboro. Por helpi 20 milionojn da malriĉuloj kaŭzitaj de malsano, oni devas preni celatan rimedon. En 2017, pli ol 800 mil higienaj laborantoj faris kontrolon de malriĉuloj de vilaĝo al vilaĝo en du monatoj kaj fokusiĝis en 45 grandaj malsanoj. En la pasinta jaro 5,81 milionoj da malriĉuloj sin liberigis el malriĉeco. En la novjara salutmesaĝo, Xi aparte akcentis:

"En la jaro, aŭdiĝis bonaj mesaĝoj pri elradikigo de malriĉeco. Aliaj 125 malriĉaj gubernioj de la lando estis liberigitaj el malriĉeco kaj 10 milionoj da kamparaj malriĉuloj sin liberigis el malriĉeco. 17 kontraŭkanceraj medikamentoj estis enlistigitaj en la liston de kuracasekuro kaj la problemo de malriĉeco pro malsano estas plue solvita. Mi ĉiam prizorgas la malriĉajn popolanojn kaj okaze de la nova jaro, mi deziras pli feliĉan vivon al la vilaĝanoj."

Sekve de alproksimiĝo de 2020, en la koro de Xi Jinping, ampleksa bonhaveco estas doni dignan kaj feliĉan vivon al la plej malriĉaj popolanoj de Ĉinio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin