Novaĵoj (Februaro 06)

(GMT+08:00) 2019-02-06 15:37:22     Redaktoro:Ema

Saluton, karaj aŭskultantoj! Mi estas Karolina kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 6a de februaro, merkrede. Hodiaŭ unue estos kelkaj novaĵoj. Vi informiĝos pri tio, ke gvidantoj de internaciaj organizoj kaj fremdlandaj politikistoj donis bondezirojn por Printempa Festo; tibetanoj celebras Novan Jaron laŭ luna kalendaro de la zang-nacieco. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Okaze de la nova jaro laŭ la ĉina kalendaro, gvidantoj de internaciaj organizoj kaj fremdlandaj politikistoj per diversaj manieroj donis bondezirojn al la ĉina popolo, elmigrintaj ĉinoj kaj ĉindevenuloj pro la festo, esperante kune krei pli belan estontecon kun Ĉinio. Ili altgrade taksis kontribuojn faritajn de elmigrintaj ĉinoj kaj ĉindevenuloj por disvolvo en siaj organizoj aŭ landoj.

En la 4a de februaro, ĝenerala sekretario de la Unuiĝintaj Nacioj Antonio Guterres faris videan salutparolon, adresante bondezirojn al tutmondaj ĉinioj kaj esprimante dankon al Ĉinio kaj la ĉina popolo pro ilia subteno al la UN. En la video, li donis bondezirojn pri la festo al la ĉina popolo en la ĉina lingvo.

En la 5a de ĉi-monato, prezidanto de la 73a sesio de Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj María Fernanda Espinosa publikigis artikolon sur la reto en la ĉina lingvo por doni sinceran saluton al la ĉina popolo pro la festo. Li deziras sanon, sekurecon kaj ĝojon al la ĉinoj.

En vespero de la 4a de februaro, prezidanto de komitato de la olimpikoj Thomas Bach adresis bondezirojn al ĉinaj sportistoj kaj esperis, ke ĉinaj sportistoj gajnos elstarajn atingojn en la vintra olimpiko en Pekino.

En la 5a de februaro, usona prezidento Donald Trump diris, ke li kaj sia edzino Melania Trump kune donis bondeziron por la Printempa Festo.

Brita ĉefministro Theresa May faris videan salutparolon kaj diris, ke la tutmondaj ĉinoj organizis aktivadojn por festi la novan jaron laŭ la ĉina kalendaro, tiuj aktivadoj prezentis fortecon, viglecon kaj multecon de la kulturo en Britio.

La 5a de februaro estas la unua de la lunkalendara monato, kaj estas la unua de la luna kalendaro uzata de la zang-nacieco. Laŭ la tradicia kutimo, tibetanoj vestas vestojn de zang-stilo kaj partoprenas en abundaj da tradiciaj kulturaj aktivadoj. Nome la Nova Jaro laŭ luna kalendaro de la zang-nacieco ne nur estas la plej solena tradicia festo de la tibetanoj, sed ankaŭ estas kunveno daŭriganta la tradician kulturon.

Usona prezidento Donald Trump diris marde vespere, ke la dua kunveno inter gvidantoj de Usono kaj la Korea Demokratia Popola Respubliko okazos de la 27a ĝis la 28a de februaro en Vietnamio.

Trump ne publikigis la urbon de la renkontiĝo. Li esprimis, ke la rilatoj inter la du gvidantoj estas bone kaj multe da laboroj ankoraŭ estas farotaj de la du flankoj.

La usona Ŝtata Departemento diris antaŭe, ke Stephen Biegun, speciala reprezentanto de politiko inter Usono kaj KDPR, vizitos Pjongjangon merkrede por prepari la venontan kunvenon de la du gvidantoj.

Israela ĉefministro Benjamin Netanyahu diris lunde, ke li vizitos Rusion en la 21a de tiu ĉi monato kaj renkontiĝos kun rusa prezidento Putin kaj diskutos pri la situacio de Sirio kaj aferoj de irana milita forto en Sirio.

Netanyahu diris en tiutaga gazetara konferenco, ke Israelo plu malhelpos Iranon grandigi sian forton en Sirio. Tio estos la ĉefa afero de la venonta renkontiĝo.

Tiu ĉi renkontiĝo estos la unua formala kunveno inter Netanyahu kaj Putin, post kiam la rusa milita aviadilo estis paffaligita en Sirio en septembro, kaj 15 rusaj soldatoj mortis pro tiu evento.

Marde en Duŝanbo, la ĉefurbo de Taĝikio, rusa ministro pri eksterlandaj aferoj Sergei Lavrov diris, ke la aranĝo de usona antimisila sistemo en Japanio estas kontraŭa al la Traktato pri Mezdistanca Balista Misilo.

Lavrov diris, ke la ago de Usono kondukis al diferencoj inter Rusio kaj Japanio en la kampo de sekureco kaj la aranĝoj de antimisila sistemo Aegis en Romanio kaj Pollando jam serioze malobservis la Traktaton pri Mezdistanca Balista Misilo.

Finiĝis la novaĵoj!

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin