(Rakonto pri Xi Jinping) Varmaj vortoj diritaj de Xi Jinping al la maljunuloj

(GMT+08:00) 2019-02-07 09:50:04     Redaktoro:Xiong

Inter malmultaj publikigitaj familiaj fotoj de ĉina prezidanto Xi Jinping estas du fotoj, kiuj reflektas profundan amon inter Xi kaj liaj gepatroj: en la unua Xi puŝas radseĝon de sia patro, akompanate de siaj familianoj, en la alia Xi kaj lia patrino promenas mano kun mano. Vizaĝe al la maljuniĝo de la socio en Ĉinio, Xi Jinping ĉiam zorgas pri la problemo, kiel la maljunuloj trankvile vivas sian vivon.

La maljunulo: Mi estas feliĉa dank'al via bonkoreco!

Xi: Mi deziras al vi bonan sanon kaj longan vivon. Ĝojan ĉiutagon!

Tio estas dialogo inter iu ordinara maljunulo kaj prezidanto Xi Jinping. Maljuniĝo de la socio estas ĉefa problemo vizaĝata en Ĉinio. Laŭ prognozo, en ĉirkaŭ la jaro 2050, la nombro de ĉinaj maljunuloj atingos 487 milionojn kaj okupos 34.9% de la tutlanda loĝantaro.

De 2012 Xi ofte aranĝis vizitojn al kadukulejo por saluti la maljunulojn kaj fari enketon pri la stato de la maljunuloj.

Antaŭtage de la Nova Jaro en 2014, en la kadukulejo Sijiqing en la distrikto Haidian en Pekino, Xi parolis kun la maljunaj geedzoj Liu Zhongan kaj Zhang Junqiu:

Xi: Kun kia konsidero vi venis en la kadukulejon?

La maljunulo: la vivo kaj kuracado estas oportunaj ĉi tie. Se mi havas tempon, mi povas partopreni en la aktivadojn.

Xi: Ĉu viaj familianoj vizitas vin?

La maljunulo: Jes. Ili vizitas nin ĉiusemajne.

Xi: Ĉu vi sopiras al via hejmo?

La maljunulo: Ne. Mi jam estas kutima pri la vivo en la kadukulejo.

Xi deziris feliĉan vivon al ili.

En 2018 Xi vizitis vartejon por maljunuloj en la distrikto Hongkou en Ŝanhajo kaj diris: "Maljuniĝo de socio estas la plej zorgata problemo de la registaro. Ĉu la maljunuloj estas feliĉaj? Kiel fartas la maljunuloj? Ĉio ĉi tio estas grava por la feliĉa vivo de la popolo."

Nun la distrikto Hongkou jam publikigis 3-jaran agadan planon por altigi servon al la maljunuloj. Laŭ prognozo, en la fino de 2021, la nombro de la maljunulaj vartejoj en la distrikto Hongkou kreskas ĝis 60 kaj la nombro de la manĝejoj por maljunuloj ĝis 100. Samtempe la nombro de servuloj por zorgado pri la maljunuloj multiĝis al 500. Chen Yuebin, estro de la oficejo por maljunuloj sub la buroo de civila administrado en Ŝanhajo, diris:  

"En la venontaj 3 aŭ 4 jaroj, ni multigos la servajn instalaĵojn por zorgi pri la maljunuloj. Ni deziras feliĉan vivon al la maljunuloj."

En la 4a de februaro en 2013, Xi vizitis la manĝejon por la maljunuloj en la distrikto Chengguan de la urbo Lanzhou kaj propre tenis manĝaĵojn por la maljunuloj. Fu Lianhong, administranto de la manĝejo kaj kriplula entreprenisto, diris: "Prezidanto Xi tenis mian manon kaj diris: kvankam vi estas kriplulo, tamen vi faras kontribuon al la socio, la partio kaj la registaro dankas vin. Mi ne povas forgesi tion. Mi certe administros la manĝejon pli bone."

Shi Pazhuan estas maljunulo en la vilaĝo Shibadong de la provinco Hunan. En 2013 Xi vizitis ŝin, kaj ili havis jenan dialogon:

Xi: Vi estas mia pliaĝa fratino, ĉar vi estas 64-jara, kaj mi estas 60-jara.

Shi Pazhuan diris: Finfine mi vidas vin, prezidanton Xi. Vi estas prezidanto, sed ne forgesas zorgi pri la ordinaraj popolanoj.

Xi: Mi estas servisto de la popolo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin