Novaĵoj (Februaro 07)

(GMT+08:00) 2019-02-07 15:38:14     Redaktoro:Ema

Saluton, karaj aŭskultantoj! Mi estas Karolina kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 7a de februaro, ĵaŭde. Hodiaŭ unue estos kelkaj novaĵoj. Vi informiĝos pri tio, ke la nombro de turistoj kalkuliĝos al 400 milionoj dum la Printempa Festo; Importaj varoj lumigas la ĉinan Printempan Feston. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

En la lastaj jaroj, pli kaj pli ĉinoj vojaĝis al diversaj lokoj por festi la Printempan Feston kaj ĝuis la feliĉan tempon de la festo kun familioj.

Laŭ la datumo de turisma retejo Xiecheng, la taksita nombro de ĉinaj vojaĝantoj kalkuliĝos al 400 milionoj dum ĉijara Printempa Festo, kaj preskaŭ 7 milionoj da ĉinoj vojaĝos al eksterlandoj. Vojaĝantoj el pli ol 100 urboj en Ĉinio iros al pli ol 900 lokojn enlandajn kaj eksterlandajn.

Zhao Shuang, laboristo de la turisma retejo Tuniü, diris, ke kelkaj pasaĝeroj planis la vojaĝon eĉ antaŭ kvin monatoj.

Pro la venonta vintra olimpiko en Pekino, la vojaĝoj por fari amuzon sur glacio kaj neĝo konstante furoras. Japanio kaj Tajlando publikigis oportunajn politikojn de vizo por ĉinoj, tial tiuj landoj altiras pli kaj pli da turistoj.

Ĉinoj rigardas la Printempan Feston kiel la festivalon por rekuniĝo de la tuta familio. Vojaĝo kun familianoj fariĝas nova maniero de ĉinoj por celebri la feston.

En la nova jaro de la luna kalendaro en Ĉinio, fari aĉeton por la festo ankoraŭ estas la plej grava afero de ĉinoj. Malsame al pasintaj jaroj, en listoj de "varoj por la festo" estas pli kaj pli multaj importaj komercaĵoj. Tiuj importaj komercaĵoj eniras hejmojn de la ĉinaj ordinaraj popolanoj kaj puŝas leviĝon de la konsumado de la ĉinoj. La malfermo alportas ŝancon por Ĉinio kaj la tuta mondo.

Kiel la unua Printempa Festo post la okazo de la unua Ĉina Internacia Importa Ekspozicio, en Ĉinio ĉie estas importaj varoj. Krom ĉilia ĉerizo, franca vino, usona nukso, argentina bovaĵo, importaj diĝitaj produktaĵoj fariĝas novaj elektoj de ĉinoj por la festo. Speciale la nova maniero de detala vendado ne nur alportas oportunecon de la vivo, sed ankaŭ kreas modelon de la detala komerco en la tuta mondo. Oni povas surrete fari aĉeton kaj pagon de la importaj varoj por la festo.

En la Printempa Festo de 2019, dum aĉeto de importaj varoj por la festo, ĉinoj sentas leviĝon de kvalito de la vivo pro la malfermo. Kaj la mondo trovos pli multajn ŝancojn de la senĉesa malfermo en Ĉinio.

En la 6a de februaro, usona prezidento Donald Trump proponis David Malpass, kiu estas vic-ministro pri internaciaj aferoj de usona Financa Departemento, kiel kandidaton al la estro de la Monda Banko.

Tiutage en la propona ceremonio organizita en la Blanka Domo, Trump diris, ke kiam Malpass estas la vic-ministro de usona Financa Departemento, li ŝarĝis sin pri la koncernaj aferoj de la Monda Mona Fonduso kaj de la Monda Banko. Li havas 40-jarajn spertojn pri ekonomio, financo kaj diplomatio. Malpass estas "ĝusta kandidato" de la estro de la Monda Banko.

Tiutage en gazetara konferenco, iu altranga oficisto de la usona registaro diris, ke se li estos nova estro de la Monda Banko, do Malpass laboros por la pli bona akcelo de kreskado de la ekonomio.

En la 6a de februaro, vizitante Irakon, itala ĉefministro Giuseppe Conte diris, ke Italio subtenis stabilecon kaj rekonstruon de Irako.

Merkrede, subite disfalis iu oka-etaĝa loĝejo en Istanbulo, kiu estas la plej granda urbo en Turkio. Pro tio, ke 2 homoj mortis, 6 homoj vundiĝis kaj 4 homoj ne povis iri el la ruinojn.

Laŭ raporto, sume 43 homoj loĝis en la loĝejo, kiu jam disfalis. Nun oni jam faris enketon pri la kaŭzo de la disfalo de la loĝejo.

Finiĝis la novaĵoj!

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin