Alia Pozicio de Xi Jinping

(GMT+08:00) 2019-02-08 13:05:20     Redaktoro:Shanshan
 


Frontante al geknaboj, Xi Jinping nomis sin "ganda amiko de infanoj". Li ĉiam zorgas pri kreskado de infanoj kaj alte atentas pri ilia edukado. Li esprimis siajn zorgemon kaj deziron al junuloj kaj infanoj. Reveninte al sia lernejo, kie li studis, Xi diris, ke "kiam mi restas ĉi-tie, mi ĉiam estas lernanto, ne prezidanto". Lia respekto kaj kuraĝigo al instruistoj estas varma forto por antaŭenpuŝi edukadon en Ĉinio. Hodiaŭ ni rakontos al vi alian pozicion de Xi Jinping.

"En la nomo de granda amiko de infanoj, mi deziras al ĉiuj infanoj de diversaj etnoj kaj el diversaj lokoj de Ĉinio, feliĉan infanan tagon!"

En la jaro 2013, ĵus antaŭ la 1a de junio, la Internacia Infana Tago, prezidanto Xi Jinping donis festan saluton al tutlandaj infanoj. Infaneco estas la plej valora tempo dum la tuta vivo. Restante kun infanoj, Xi dividis siajn spertojn al ili. Antaŭ la Internacia Infana Tago en 2014, li dividis du siajn rakontojn en sia infaneco.

"Xi: Mi memoras, ke kiam mi fariĝis juna pioniro, mia koro forte batis kaj mi tre eksciiĝis. Ĉu vi havis saman senton?

Infanoj: Jes, ni havas.

Xi: Kial ni eksciiĝis? Ĉar tio estas honoro. Mi vidas esperon de nia ŝtato kaj de nia nacio sur viaj vizaĝoj. Vi devas ĉiam pretas por heredi la spiriton de nia nacio."

Xi diris ankaŭ, "Fortaj infanoj estas tre gravaj por la ŝtato. Progreso de nia lando dependas de vi. Se vi estos pli elstaraj ol la antaŭaj generacioj, nia ŝtato fariĝos pli prospera. Kuraĝu, infanoj!"

Unu el la plej respektataj profesioj de la mondo estas instruisto. Antaŭ la Internacia Instruista Tago de 2016, Xi vizitis la lernejon, kie li pasigis la periodon de elementa lernejo kaj mezgrada lernejo. Li prenis manojn de siaj instruistoj kaj ĝoje retrorigardis pasintajn aferojn. Li diris, "Hodiaŭ mi revenis al mia lernejo, kaj sentis min tre varma. Mi serĉis malnovajn lokojn kaj memoraĵojn, tamen nun la lernejo grande ŝanĝiĝis. Mi tre sopiras pri la tempo en la lernejo. Instruistoj bone edukis min, la spirito de la lernejo influis min. Kie ajn mi iras, mi ĉiam memoras mian lernejon kaj tenas kondakton kun mia lernejo."

Parolante pri edukado, Xi diris, "Bonaj instruistoj ne estas nur bonŝanco por homa vivo, sed ankaŭ honoro de la lernejo. La senĉese aperantaj elstaraj instruistoj estas espero de la nacio. Instruistoj devas gvidi siajn lernantojn posedi fortan personecon, kuraĝigi lernantojn krei novajn ideojn, kaj gvidi lernantojn fari kontribuon al nia hejmlando."

Karaj amikoj, nun ni finu la raporton pri alia pozicio de Xi Jinping. Mi estas Shanshan, koran dankon pro via aŭskulto.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin