Rusa ĉefministro vizitis ĉinan ambasadorejon por celebri la Printempan Feston

(GMT+08:00) 2019-02-12 19:30:42     Redaktoro:Ema

Rusa ĉefministro Dmitry Medvedev ĵaŭde vizitis la ĉinan ambasadorejon kaj esprimis bondezirojn al ĉinaj amikoj por la Printempa Festo. Dum sia vizito, li renkontiĝis kun Li Hui, ambasadoro de Ĉinio en Rusio, kaj sub la akompano de Li Hui, li vizitis la kulturan ekspozicion en la ambasadorejo.

Medvedev dankis Li Hui pro la akcepto. Li diris, ke la amikeco inter Rusio kaj Ĉinio datiĝas de malproksima antikveco kaj nun estas en la plej bona periodo en la historio por la duflankaj rilatoj. La Printempa Festo estas la plej grava festo por ĉinoj, kaj la tuta mondo ĝuas la feliĉon pro la alveno de la festo. Tio ne nur indikas la internacian influon de la ĉina tradicia kulturo, sed ankaŭ pruvas, ke kulturo estas senlandlima. Okazo de la festo, Medvedev petis ambasadoron Li Hui transdoni sinceran saluton de la Printempa Festo al ĉina prezidanto Xi Jinping, ĉefministro Li Keqiang kaj la ĉina popolo. Li diris, Rusio kaj Ĉinio estas ampleksaj strategiaj partneroj de kunordigo kaj la rilatoj inter la du landoj estas la modelo de internaciaj rilatoj. Sub la strategia gvidado de la ŝtatestroj de la du landoj kaj la mekanismo de regula renkontiĝo inter la du ĉefministroj, la enhavo de strategia kunordigo inter la du landoj pliriĉiĝis kaj la vasteco kaj profundeco de pragma kunlaboro iom post iom grandiĝis. Medvedev indikas, ke ĉi tiu jaro markas la 70an datreveonon de la starigo de rusa-ĉinaj diplomatiaj rilatoj kaj tio estas grava okazaĵo por la duflankaj rilatoj. Li esperis, ke en la nova jaro la du flankoj devas pozitive kunlabori por la disvolvado de rusa-ĉina ampleksa strategia partnereco de kunordigo kaj la efika kunlaboro inter la du landoj. La rusa flanko volas labori kune kun la ĉina flanko kaj antaŭenpuŝi la duflankaj rilatoj al pli alta nivelo por la du landoj kaj iliaj popoloj.

Li Hui, en la nomo de la ĉina ambasadorejo en Rusio, varme bonvenigas la viziton de Medvedev por celebri la Printempon Feston. Li trandonis la sinceran saluton kaj bondeziron de ĉina prezidanto Xi Jinping kaj ĉefminitro Li Keqiang al Medvedev. Li diris, ke la Printempa Festo estas la plej grava, granda kaj feliĉa festo por ĉinoj. Laŭ la tradicio, homoj devas celebri la feston kun familianoj kaj amikoj. La vizito de sinjoro ĉefministro indikas la profundan amikecon inter la du landoj kaj inter iliaj popoloj kaj la altan nivelon kaj specialecon de rusa-ĉina ampleksa strategia partnereco de kunordigo. La bondeziro de rusa ĉefministro Medvedev al la ĉinaj gvidantoj, la ĉina registaro kaj la ĉina popolo devas fariĝi la movforto por duflankaj rilatoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin