Novaĵoj (Februaro 08)

(GMT+08:00) 2019-02-08 16:45:56     Redaktoro:Ema

Saluton, karaj aŭskultantoj! Mi estas Karolina kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 8a de februaro, vendrede. Hodiaŭ unue estos kelkaj novaĵoj. Vi informiĝos pri tio, ke la konsuma merkato por ĉina Printempa Festo estas varma; Rusa ĉefministro vizitis ĉinan ambasedorejon por celebri la Printempan Feston. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Dum la Printempa Festo, ĉinoj rekuniĝas kun siaj familianoj, samtempe ili faras aĉeton por la festo kaj havas vojaĝojn. En la lastaj jaroj, la nivelo de la vivo de loĝantoj en urboj kaj urbetoj daŭre leviĝas, kaj la altgrado de konsumado estas pli kaj pli rapida. La konsumado sur reto por la Printempa Festo estas varma.

En 2019, la taksita nombro de vendosumo de detalaj komercoj kaj restoracioj superos mil miliardojn da juanoj.

En la lastaj jaroj, pli kaj pli multaj ĉinoj vojaĝis al diversaj lokoj por festi la Printempan Feston kaj ĝuis la feliĉan tempon de la festo kun familioj.

Laŭ la datumo de turisma retejo, la taksita nombro de ĉinaj vojaĝantoj kalkuliĝos al 400 milionoj dum ĉijara Printempa Festo, kaj preskaŭ 7 milionoj da ĉinoj vojaĝos al eksterlandoj. Vojaĝantoj el pli ol 100 urboj en Ĉinio iros al pli ol 90 lokojn enlandajn kaj eksterlandajn.

Ĉinoj rigardas la Printempan Feston kiel la festivalon por rekuniĝo de la tuta familio. Vojaĝo kun familianoj fariĝas nova maniero de ĉinoj por celebri la feston.

Sekve de la leviĝo de la nivelo de la vivo, la altgrado de konsumado estas pli kaj pli rapida. La konsumado por la Printempa Festo havas novajn trajton kaj tendencon. Fari aĉeton sur reto fariĝas ĉefa maniero de ĉinoj por aĉeti varojn.

Rusa ĉefministro Dmitry Medvedev ĵaude vizitis ĉinan ambasedorejon kaj faris bondezirojn al ĉinaj amikoj por la Printempa Festo. Dum sia vizito, li renkontiĝis kun Li Hui, ambasadoro de Ĉinio en Rusio, kaj akompanante kun Li Hui li vizitis la kulturan ekspozicion en la ambasadorejo.

Medvedev dankis Li Hui pro la akcepto. Li diris, ke la amikeco inter Rusio kaj Ĉinio datiĝas de malproksima antikveco kaj nun estas la plej bona periodo en la historio por la duflankaj rilatoj. La Printempa Festo estas la plej grava festo por ĉinoj, kaj la tuta mondo ĝuas la feliĉon pro la alveno de la festo. Tio ne nur indikas la internacian influon de ĉina tradicia kulturo, sed ankaŭ pruvas senlandlimon de la kulturo. Pro tiu ĉi ŝanco, Medvedev petu ambasadoron Li Hui transdoni la sinceran gratulon pro la Printempa Festo al ĉina prezidanto Xi Jinping kaj ĉina ĉefministro Li Keqiang. Li diris, ke Rusio kaj Ĉinio estas ampleksaj strategiaj partneroj de kunordigo, kaj la rilatoj inter la du landoj estas la modeloj de internaciaj rilatoj.

Li Hui, en la nomo de ambasadorejo de Ĉinio en Rusio, varme bonvenigas la viziton de Medvedev por celebri la Printempon Feston. Li trandonis la sinceran saluton kaj bondeziron de ĉina prezidanto Xi Jinping kaj ĉina ĉefminitro Li Keqiang al Medvedev. Li diris, ke la Printempa Festo estas la plej grava, granda kaj feliĉa festo por ĉinoj. Laŭ la tradicio, homoj devas celebri la feston kun familianoj kaj amikoj. La vizito de sinjoro ĉefministro indikas la profundan amikecon inter la du landoj kaj iliaj popoloj kaj la altnivelon kaj specialecon de rusa-ĉina ampleksa strategia partnereco de kunordigo.

Prezidanto de la Eŭropa Komisiono Jean Juncker diris ĵaŭde en Bruselo, ke la Eŭropa Unio (EU) ne povas denove traktadi kun Brito pri la interkonsento pri la foriro de Britio el la EU, sed volas revizi la statuton pri la estontaj duflankaj rilatoj en la Politika Deklaro pri la kadro de la estontaj rilatoj.

Brita ĉefminstro Teresa May atingis Bruselon tiutage kaj renkontiĝis kun prezidanto de la Eŭropa Komisiono Jean Juncker, prezidanto de la Eŭropa Konsilio Donald Tusk, prezidanto de la Eŭropa Parlamento Antonio Tajani pri denove traktadi pri la interkonsento.

Juncker emfazis en la komuna deklaro kune publikigita kun Teresa May, ke la EU kaj Britio faris gravan cedon por atingi la interkonsenton, kiu esprimis la precizan kaj ekvilibran kompromison inter EU kaj Britio. Li rekonfirmis, ke ajna solvo devas esti aprobita de la Eŭropa Parlamento kaj la 27 membroŝtatoj de la EU krom Britio.

Laŭ la deklaro, Teresa May diris la kialon de la peto de la malsupra ĉambro de la brita parlamento pri revizio de la interkonsento atingita de Britio kaj la EU dum la renkontiĝo kun Juncker.

La du flankoj esprimis en la deklaro, ke ili volas denove renkontiĝi pri tio antaŭ la fino de februaro.

Tajani diris tiutage, ke la Eŭropa Parlamento nur subtenis la nunan interkonsenton atingita de ĉefreprezentanto de la EU por la intertraktado kun Britio, Michel Barnier kaj Britio. Li avertis, ke la retiro de Britio sen interkonsento estas katastrofo por la EU kaj Brito.

Matene de la 8a de februaro, tajlanda ĉefministro Prayuth Chan-ocha konsentis partopreni en la elekto de la nova ĉefministro. Laŭ informo, li estas la sola kandidato renkomendita de la Tajlanda Popola Forta Partio.

La elekto okazos en la 24a de marto.

En la 7a de februaro, estro de la provinco Istanbulo Ali Yerlikaya publikigis deklaron, ke en la 6a de februaro, subite disfalis iu oka-etaĝa loĝejo en Istanbulo, kiu estas la plej granda urbo en Turkio. Pro tio, ke 10 homoj mortis. Laŭ alia raporto, 13 homoj vundiĝis en la akcidento.

Laŭ raporto de turka amaskomunikilo, sume 43 homoj loĝis en la loĝejo, kiu jam disfalis. Nun oni jam faris enketon pri la kaŭzo de la disfalo de la loĝejo.

Finiĝis la novaĵoj!

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin