Xi Jinping parolas kun ni pri novigo

(GMT+08:00) 2019-02-09 12:41:49     Redaktoro:Selena

Novigo estas nemankigeble ŝlosila vorto dum disvolviĝo de Ĉinio en la nova epoko. Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, en multaj okazoj, emfazis novigon kaj disvolviĝon. Kial Ĉinio devas realigi disvolviĝon akcelatan de novigo? Kiel ordinaraj homoj realigu sian revon dum la epoka ondo? En la hodiaŭa programero, ni priparolas temon de novigo, diskutata de Xi kun ĉinaj ordinaraj laborantoj, entreprenistoj kaj sciencistoj kaj teknikistoj.

En la 22a de oktobro de 2018, Xi Jinping faris inspekton al la elektra kompanio GREE. GREE, kiu okupiĝis pri munto de familiaj klimatiziloj en la komenco, jam fariĝis internacia industria grupo kun produktoj vendataj al pli ol 160 landoj kaj regionoj. Ĝia sukceso estas pro persisto en memstara novigo.

Xi kuraĝigis laborantojn de GREE pligrandigi la kapablon pri novigo.

"Fabrikado estas ŝlosila en la reala ekonomio, kaj la kerno de la fabrikado estas novigo. Kernaj teknikoj devas esti tenataj en niaj propraj manoj."

En junio de 2018, Xi Jinping inspektis Grupon Inspur, kiu liveras servon de granda datumo al pli ol cent landoj kaj regionoj de la mondo.

"Nun ni proksimiĝas al realigo de la ĉina revo pri nacia rejuniĝo, kaj ni renkontiĝos kun senprecedencaj defioj kaj malfaciloj. Ni devas utiligi la superecon de la socisistemo por bone fari sendependan esploron, disvolvadon kaj fabrikadon.

En la komenco de tiu ĉi jaro, Xi Jinping venis al teknologia ĝardeno de Binhai-distrikto de la urbo Tianjin. En la ĝardeno, troviĝas pluraj firmaoj pri moveblaj retoj, kultura novigo, biologio kaj medicino.

Qi Juntong estas ĝenerala direktoro de iu firmao pri senpilota aviadilo. Li diris al Xi:

"Ĉinio subtenas esploristojn kaj esplorinstituciojn per pli multaj rimedoj por pliigi la viglecon. Ni certe povas realigi multajn revojn."

Xi diris, ke la partio kaj la registaro studas respondajn rimedojn por krei bonkvalitan medion por novigo kaj kreado.

"Altkvalita disvolviĝo dependas de novigo, kaj la disvolviĝo de nia ŝtato dependas ankaŭ de memstara novigo."

Li instigis ilin kapti historiajn oportunojn kaj esti pioniroj de nacia rejuniĝo, reformo kaj novigado.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin