Ĉina kaj portugala ŝtatestroj interŝanĝis gratulojn okaze de 40a datreveno de diplomatiaj rilatoj

(GMT+08:00) 2019-02-09 13:51:46     Redaktoro:Xiong
En la 8a de februaro, ĉina prezidanto Xi Jinping interŝanĝis gratulajn mesaĝojn kun sia portugala paralelulo Marcelo Rebelo de Sousa por celebri la 40an datrevenon de duflankaj rilatoj.

Xi diris en sia mesaĝo, ke en la pasintaj 40 jaroj, rilatoj inter Ĉinio kaj Portugalio sane kaj stabile disvolviĝis; la du flankoj komprenis kaj egale traktadis unu la alian. Xi diris, ke li alte taksas la disvolvadon de la duflankaj rilatoj, kaj volas labori kun Marcelo Rebelo de Sousa kaj preni la 40an datrevenon de duflankaj diplomatiaj rilatoj kiel la okazon por altigi la duflankan strategian partnerecon al nova nivelo.

Marcelo Rebelo de Sousa diris en sia mesaĝo al Xi, ke la du landoj serĉas la komunajn punktojn flankenlasante la diferencojn kaj reciproke profitas por kungajno, de post la starigo de diplomatiaj rilatoj inter la du landoj. Li kredas, ke la du flankoj antaŭenpuŝos la stabilecajn kaj amikecajn rilatojn inter la du landoj per senĉesa klopodo kaj firma decido.

En la sama tago, ĉina ĉefministro Li Keqiang kaj sia portugala paralelulo Antonio Maria Costa interŝanĝis gratulojn.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin