Ĉinio——Nova energio de la mondo

(GMT+08:00) 2019-02-09 14:28:06     Redaktoro:Xiong

Lastatempe la nova jaro de la luna kalendaro en Ĉinio fariĝas "varmaj vortoj" raportitaj de eksterlandaj amaskomunikiloj. Fremdlandaj politikistoj adresis bondezirojn al Ĉinio pro Printempa Festo; pli ol 200 radiodisaŭdigaj kaj televidaj instancoj transsendis kaj raportis televidan prezentadon fare de la Ĉina Komunikila Grupo en la vespero antaŭ la Printempa Festo. Dana ĉefministro Lars Loekke Rasmussen diris, ke en la ĉina tradicia kulturo, la porka jaro estas favora por fari investon kaj gajni monon. Do ni devas puŝi la investadon kaj komercadon por la kungajno.

Dum la Printempa Festo, ĉinoj rekuniĝas kun siaj familianoj, samtempe ili faras aĉeton por la festo kaj havas vojaĝojn. Ĉinoj rigardas la Printempan Feston kiel la festivalon por rekuniĝo de la tuta familio. Vojaĝo kun familianoj fariĝas nova maniero de ĉinoj por celebri la feston. En la lastaj jaroj, pli kaj pli ĉinoj vojaĝis al diversaj lokoj por festi la Printempan Feston kaj ĝuis la feliĉan tempon de la festo kun familioj. La Printempa Festo jam fariĝas ligilo por la interŝanĝoj inter la dua granda ekonomia komunumo en la mondo kaj ĉiuj diversaj landoj.

Laŭ la datumo de turisma retejo, la taksita nombro de ĉinaj vojaĝantoj kalkuliĝos al 400 milionoj dum ĉijara Printempa Festo, kaj preskaŭ 7 milionoj da ĉinoj vojaĝos al eksterlandoj. Vojaĝantoj el pli ol 100 urboj en Ĉinio iros al pli ol 90 lokojn enlandajn kaj eksterlandajn.

Japanio kaj Tajlando publikigis oportunajn politikojn de vizo por ĉinoj, tial tiuj landoj altiras pli kaj pli da turistoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin