Xi Jinping zorgas pri aferoj de nacimalplimultoj

(GMT+08:00) 2019-02-10 13:07:05     Redaktoro:Li

Ĉinio havas 56 naciecojn, multaj el ili loĝas en malproksimaj kaj dezertaj regionoj. Ĉina prezidanto Xi Jinping ĉiam zorge pensas kiel helpi ĉiujn naciecojn havi feliĉan vivon. Post la 18a Nacia Kongreso de KPĈ en la jaro 2012, Xi vizitis multajn regionojn de nacimalplimultoj. Malgraŭ la malfacilaj vojoj, li ĉeloke ekkonis iliajn vivkondiĉojn kaj faris decidojn por antaŭenpuŝi disvolvadon de nacimalplimutoj kaj naciecan unuiĝon.

Xi: Mi tre ĝojas vidi vin. Kvankam nun estas malvarmega vintro, tamen la densa neĝo ne fermas la montopasejojn kiel antaŭe.

En la jaro 2015, Xi foriris Pekinon kaj faris enlandan viziton, li tiele diris al vilaĝanoj de Dulong-nacieco. La vilaĝo Dulongjiang troviĝas en la gubernio Gongshan de Yunnan-provinco, ĉi tie estas unu el la plej malproksimaj kaj dezertaj lokoj de Ĉinio. Komence de la jaro 2014, kelkaj oficistoj skribis leteron al Xi kaj raportis sian ĝojon pri la baldaŭa funkciado de la tunelo Dulongjiang, Xi respondis kaj gratulis ilin. Post unu jaro, Xi faris viziton al Yunnan-provinco kaj speciale aranĝis akcepton de vilaĝanoj de Dulong-nacieco en sia hotelo. Li diris,

Xi: La Dulong-nacieco havas nur 6 900 homojn, sed vi ĉiuj estas membroj de nia granda familio. La Komunista Partio de Ĉinio tre zorgas la disvolvon de ĉiuj nacimalplimultoj, do la partio kaj registaro ĉiam zorgas pri vi ĉiuj.

Xinjiang-a Ujgura Autonoma Regiono okupas sesonan aeron de Ĉinio, ĉi tie vivas naciecoj Han, Weiwuer, Hasake, kaj aliaj 44 naciecoj. Xi ĉiam zorgas pri la stabileco kaj disvolvo de la regiono. Aprile de la jaro 2014, Xi iris al regiono Kashi por fari viziton. En la hejmo de lokaj loĝantoj, Xi pririgardis la kuirejon, vivoĉambron, ŝafstalon, frukt-ĝardenon kaj agrokulturajn instrumentojn.

Xi: Ĉifoje mi ĉefe celas vidi ĉu la politikoj pri plibonigo de homaj vivkvalitoj vere estas plenumitaj. Ĉiuj politikoj de Komunista Partio de Ĉinio devas esti ellaborataj kaj realigataj laŭ la deziroj de la popolo.

Dum la du sesioj en la jaro 2017, Xi faris interparolon kun unu reprezentanto de Xinjiang-a Ujgura Autonoma Regiono.

Xi: Kiom da muoj unu familio havas en via vilaĝo?

Reprezentanto: Unu kaj kvinono da muoj.

Xi: Ĉu en ili kreskas grenplantoj aŭ fruktarboj?

Reprezantanto: Nun ni plantas fruktajn arbojn, ĉefe plantas granatajn arbojn, kaj ni plantas grenplantojn en liberaj spacoj inter arboj.

Xi: Dankon al via informo, vi helpis min ekkoni lokan situacion.

Xi ĉiam pri zorgas la laborojn pri nacieca unuiĝo. Li emfazis,

Xi: La unuiĝo de naciecoj estas vivlinio de la popolo, estas bazŝtono de disvolvo de Xinjiang-a Ujgura Autonoma Regiono. Ni devas ami la naciecan unuiĝon kiel ni amas niajn okulojn, alte ŝati ĝin kiel ni ŝatas nian vivon, ni devas firme kolektiĝi kune kiel semoj granatoj.

La regiono Xihaigu de la Ningxia-a Huj-nacieca Aŭtonoma Regiono estas unu el la plej malriĉaj regionoj. Xi havas specialan zorgon pri la stato de liberiĝo de malriĉeco. Julie de la jaro 2016, Xi rememoris la pasintecon dum sia vizito en Ningxia.

Xi: En la jaro 1997, mi estis skuita de la malriĉeco. Do mi decidis fortigi la helpan procezon de Fujian-provinco.

Aprile de la jaro 1997 Xi faris viziton en Ningxia kiel vicestro de Fujian-provinco kaj starigis la projekton "Min-ning Vilaĝo". Nuntempe, la vilaĝo jam havas 60 000 vilaĝanojn, la vivo ĉi tie havas grandegan ŝanĝiĝon. Xi diris,

Xi: En la pasintaj 20 jaroj, la vilaĝo Min-ning jam fariĝis urbeto Min-ning, la pokapa enspezo jam atingis 10 000 juanojn. Mi tre ĝojas vidi, ke vi havas bonkvalitan vivon, mi deziras al vi havi pli bonan vivon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin