Venezuela vicprezidento postulis opozician frakcion haltigi neracian agadon

(GMT+08:00) 2019-02-10 16:43:48     Redaktoro:Li
Sabate venezuela vicprezidento Delcy RODRÍGUEZ faris paroladon kaj postulis membron de la opozicia frakcio Juan Guaido haltigi neracian agadon.

En la 8a de februaro Guaido diris, ke en la necesa okazo, li eble donos rajton al Usono aŭ aliaj ŝtatoj por fari enmikson en la internajn aferojn de Venezuelo por mildigi enlandan humanisman krizon.

Samtege en la centra placo de venezuela ĉefurbo, RODRÍGUEZ diris, ke la venezuela popolo jam klare esprimis sian intencon de paco kaj stabileco. Ŝi emfazis, ke la humanisma helpo de Usono estas preteksto por plenumi agresoplanon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin