Koloraj aktivecoj por celebri la ĉinan Printempan Feston estis prezentitaj tra la mondo

(GMT+08:00) 2019-02-10 17:15:54     Redaktoro:Li
Feliĉan Printempan Feston, la 5an de februaro estis la unua tago de la lunkalendara jaro de Ĉinio. De la 2a ĝis la 10a de februaro, malsamaj ŝtatoj tra la mondo okazigis kolorajn aktivecojn por celebri la ĉinan Printempan Feston.

De la 2a ĝis 9a de februaro laŭ loka tempo en Meksikio, la ĉina ambasadorejo al Meksikio organizis riĉajn kaj kolorajn aktivecojn.

La 8an de februaro en itala studentejo Convitto nazionale Tivoli, 200 da homoj kune celebris la ĉinan Printempan Feston. La studentoj skribas versduojn de la Printempa Festo.

En la provinco Yazd de Irano, la lokaj popoloj unuafoje celebris la ĉinan Printempan Feston al la ĉinoj kiuj vivas en Irano kaj la ĉinaj vizitantoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin