Xi Jinping sendis gratulan telegramon al la 32a ŝtatestra kunveno de AU

(GMT+08:00) 2019-02-10 17:40:34     Redaktoro:Li

Dimanĉe la ĉina ŝtata prezidanto Xi Jinping sendis gratulan telegramon al la 32a ŝtatestra kunveno de Afrika Unio okazita en Adis Abebo.

Xi diris, ke la Afrika Unio estas flago de kunlaboroj de afrikaj landoj. De la pasinta jaro, gvidita de la Afrika Unio, la afrika integriĝo gajnis grandpaŝan progreson, samtempe la afrikaj influoj en la mondo realigis daŭran altiĝon.

Xi emfazis, ke septembre de la pasinta jaro, la Pekina Pintkunveno 2018 de la Forumo pri Ĉina-Afrika Kunlaboro gajnis grandan sukceson. Ĉinio volas realigi la fruktojn de la pintkunveno kaj kune antaŭenpuŝi la konstruadon de la iniciato Zono kaj Vojo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin