Ĉinio urĝis Usonon tuj haltigi provokajn agojn al la suvereneco kaj sekureco de Ĉinio

(GMT+08:00) 2019-02-11 19:46:08     Redaktoro:Li
Lunde du usonaj militŝipoj eniris en la akvoj de la insularo Nansha en la Suda Ĉina Maro. Ĉinio espermis fortan proteston koutraŭ tio kaj urĝis, ke Usono tuj haltihu similajn provokojn.

Proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Hua Chunying diris, ke la ĉina mararmeo identigis, avertis kaj forpelis la usonajn militŝipojn USS Spruance kaj USS Preble, kiuj eniris en la akvoj ĉe la la rifoj Renai kaj Meiji kaj de la insularo Nansha en la Suda Ĉina Maro. Ŝi akcentis, ke la usona konduto malobservis la ĉinan leĝon kaj rilatan internacian leĝon, atencis la suverenecon de Ĉinio, rompis pacon, sekurecon kaj ordon de la rilataj akvoj. Ĉinio havas nediskuteblan suverenecon super la insularo Nansha kaj ĝiaj apudaj akvoj. Ĉinio ĉiam zorgas la liberecon pri navigado de diversaj landoj en tiuj akvoj laŭ la internaciaj leĝoj. La ĉina flanko urĝas la usonan flankon haltigi provokajn agojn, kiuj atencas la suverenecon de Ĉinio kaj minacas la sekurecon de Ĉinio. La ĉina flanko prenos plu necesajn rimedojn por defendi ŝtatan suverenecon kaj nacian sekurecon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin