La reprezentantoj de Usono kaj KDPR faros intertraktadon denove

(GMT+08:00) 2019-02-11 11:22:27     Redaktoro:邱杰明
Kim Eui-kyeom, la proparolanto de Blua Domo, diris dimanĉe, ke la reprezentantoj de Usono kaj KDPR baldaŭ faros intertraktadon denove por prepari la duan renkontiĝon de la du gvidantoj.

Kim Eui-kyeom diris, ke la reprezentantoj de Usono kaj KDPR faros intertraktadon denove en "la tria lando de azio" en iu tempo en la semajno post februaro 17a. Kaj la sudkorea prezidento Moon Jae-in kaj la usona prezidento Donald Trump faros interkomunikilon pri la renkontiĝo de la gvidantoj de Usono kaj KDPR en la lasta tempo.

Stephen Biegun, speciala reprezentanto de politiko inter Usono kaj KDPR, vizitis KDPR de 6a ĝis 8a, kaj faris traktadon kun ŝtatoficisto de KDPR. Poste, li donis ĉiun renkontiĝon al sudkoreaj kaj japanaj oficistoj, kaj raportis la rezulton gajnotan de la vizito en KDPR. Kim Eui-kyeom transraportis la parolon de oficistoj de KDPR dimanĉe, ke Biegun akiris varman akcepton en KDPR. La intertraktado de Usono kaj KDPR progresis glate, kaj donis la bonan oportunon por interkomunikigi sian pozicion kaj postuladon.

Usona prezidento Donald Trump diris en vespero de la 8a de februaro, ke la dua kunveno inter gvidantoj de Usono kaj la Korea Demokratia Popola Respubliko okazos de la 27a ĝis la 28a de februaro en Vietnamio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin