Novaĵoj (Februaro 11)

(GMT+08:00) 2019-02-11 17:03:46     Redaktoro:邱杰明

Saluton, karaj amikoj. Mi estas Lucia kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Estas lundo, la 11a de februaro. Unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn: Xi Jinping sendis gratulan telegramon al la 32a ŝtatestra kunveno de Afrika Unio; La reprezentantoj de Usono kaj KDPR faros intertraktadon denove. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Dimanĉe la ĉina ŝtata prezidanto Xi Jinping sendis gratulan telegramon al la 32a ŝtatestra kunveno de Afrika Unio okazita en Adis Abebo.


Xi diris, ke la Afrika Unio estas flago de kunlaboroj de afrikaj landoj. De la pasinta jaro, gvidita de la Afrika Unio, la afrika integriĝo gajnis grandpaŝan progreson, samtempe la afrikaj influoj en la mondo realigis daŭran altiĝon.
Xi emfazis, ke septembre de la pasinta jaro, la Pekina Pintkunveno 2018 de la Forumo pri Ĉina-Afrika Kunlaboro gajnis grandan sukceson. Ĉinio volas realigi la fruktojn de la pintkunveno kaj kune antaŭenpuŝi la konstruadon de la iniciato Zono kaj Vojo.
 
 
Laŭ kalkulo de ĉina turisma esplorejo, dum la ĉina Printempa Festo, la tuta lando akceptis 415 milionojn da homfojoj de vojaĝantoj, pliiĝinte je 7,6% kompare kun tio samperiode pasintjare. La turisma enspezo estas 513,9 miliardojn da juanoj, altiĝis je 8,2% kompare kun tio samperiode pasintjare. La kultura kaj turisma merkatoj estas prosperiĝa kaj en bona ordo.
En 2019, la tutmonda influo de ĉina Printempa Festo pli kaj pli vastiĝis. La Ministerio de Kulturo kaj Turismo anoncis, ke dum la Printempa Festo, oni organizis pli ol 1500 aktivadojn en 396 urboj de 133 landoj kaj regionoj por disvastigi ĉinan kulturon.
 
 
Kim Eui-kyeom, la proparolanto de Blua Domo, diris dimanĉe, ke la reprezentantoj de Usono kaj KDPR baldaŭ faros intertraktadon denove por prepari la duan renkontiĝon de la du gvidantoj.
Kim Eui-kyeom diris, ke la reprezentantoj de Usono kaj KDPR faros intertraktadon denove en "la tria lando de azio" en iu tempo en la semajno post februaro 17a. Kaj la sudkorea prezidento Moon Jae-in kaj la usona prezidento Donald Trump faros interkomunikilon pri la renkontiĝo de la gvidantoj de Usono kaj KDPR en la lasta tempo. 
De 6a ĝis 8a de februaro, Stephen Biegun, speciala reprezentanto de politiko inter Usono kaj KDPR, faris viziton en KDPR, kaj faris traktadon kun ŝtatoficisto de KDPR. Poste, li donis ĉiun renkontiĝon al sudkoreaj kaj japanaj oficistoj, kaj raportis la rezulton gajnotan de la vizito en KDPR. Kim Eui-kyeom transraportis la parolon de oficistoj de KDPR dimanĉe, ke Biegun akiris varman akcepton en KDPR. La intertraktado de Usono kaj KDPR progresis glate, kaj donis la bonan oportunon por interkomunikigi sian pozicion kaj postuladon.
Usona prezidento Donald Trump diris en vespero de la 8a de februaro, ke la dua kunveno inter gvidantoj de Usono kaj la Korea Demokratia Popola Respubliko okazos de la 27a ĝis la 28a de februaro en Vietnamio.
 
 
La registaro de la brazila ŝtato Minas Gerais diris dimanĉe, ke 165 homoj estis mortigitaj, kaj 160 aliaj restas malaperintaj post disfalo de ganguja digo en la 25a de januaro en la sudorienta ŝtato Minas Gerais.
En la sama tago, la brazila nacia minada buroo, la brazila kompanio Valo kaj iu germana kompanio faris teknikan inspektadon al la alia ganguja digo same en la ŝtato Minas Gerais kaj taksis sian sekurecon. Tiu ĉi digo donis alarmon vendrede. La brazila kompanioValo diris sabate, ke almenaŭ 400 homoj , kiuj loĝis ĉirkaŭ la digo, estis postulita evakui.
 
 
Imran Khan, la ĉefministro de Pakistano, diris dimanĉe en Dubajo, ke la financa deficito de Pakistano reduktiĝis plue, kaj la lando estas pretita bone por la ekonomia ekflugo. La pakistana  registaro kreos bonan investan medion por eksterlandaj investantoj por kune krei riĉecon.
Tiutage Imran Khan ĉeestis la 7an pintkunvenon de la monda registaro kaj faris parolon. Li diris, ke Pakistano planis ampleksan ekonomian reformadon, kuraĝigis investadon de fremdlandaj kompanioj al Pakistano kaj promesis malfermi la turisman merkaton. Li diris, ke Pakistano havas abundajn naturajn kaj kulturajn turismajn riĉaĵojn. Kaj ĝi plue malfermos la merkaton al la fremdlandaj investantoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin