Ĉina ĝenerala konsulejo en Novjorko festas 40an datrevenon de ĉina-usonaj diplomatiaj rilatoj

(GMT+08:00) 2019-02-12 19:13:04     Redaktoro:肖恒刚

Lunde en la ĉina ĝenerala konsulejo en Novjorko okazis akcepto por festi la 40an datrevenon de la starigo de ĉina-usonaj diplomatiaj rilatoj. Ĝenerala konsulo en Novjorko Huang Ping, konstanta vicreprezentanto de Ĉinio al la UN Wu Haitao, eksa ŝtatsekretario de Usono Robert Hormats, ŝtatestro de Novjorkio Andrew M. Cuomo kaj aliaj el diversaj rondoj ĉeestis la kunvenon.

Huang montris en sia parolado, ke la starigo de la diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Usono estis grava okazaĵo en internaciaj rilatoj. En la lastaj 40 jaroj, la rilatoj antaŭen iris kaj realigis historian disvolviĝon danke al la komunaj klopodoj de la du landoj. Nun la rilatoj estas en ŝlosila periodo. En la lastaj tagoj, la du flankoj okazigis ekonomian kaj komercan konsiliĝon kaj atingis gravan progreson. En la estonteco, ambaŭ flankoj devas plu antaŭenigi la rilatojn surbaze de kunordigo, kunlaboro kaj stabileco por profitigi popolojn de la du landoj kaj eĉ de la tuta mondo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin