Egiptio gastigas internacian konferencon pri petrolo

(GMT+08:00) 2019-02-12 12:45:52     Redaktoro:Yu
La 3a Internacia Konferenco pri Petrolo malfermiĝis lunde en la egipta ĉefurbo Kairo, kun la temo "Nord-Afriko kaj Mediteraneo: Kontentigo de Morgaŭa Prienergia Postulado.

Egipta ĉefministro Mostafa Madbouly diris en la malferma ceremonio, ke la kunveno estas tre bona okazo por kunordigo kaj kunlaboro de koncernaj registaroj kaj entreprenoj kun prienergia industrio, kaj la rezultoj de la kunveno profitigos ĉiujn partiojn.

La retejo de la egipta ĵurnalo al-Ahram raportis, ke la tri-taga kunveno ampleksos la sekurecon de energio, sanon de virinoj, medion, financon kaj investadon kaj diskutos pri aplikado de cifereca teknologio en la kampo de energio.

Laŭ la raporto, pli ol 200 parolantoj, inkluzive de administrantoj kaj fakuloj, kaj 1 200 reprezentantoj ĉeestas la kunvenon, kaj samtempe ĉirkaŭ 400 kompanioj okazigos rilatajn ekspoziciojn dum la kunveno.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin