Ĉina sendito urĝas adopti unuecan kriterion en batalo kontraŭ terorismo

(GMT+08:00) 2019-02-12 13:17:24     Redaktoro:Yu

Ĉina sendito lunde urĝis adopti unuecan kriterion en la batalo kontraŭ terorismo.

Wu Haitao, konstanta vicreprezentanto de Ĉinio al la UN, diris en la Sekureca Konsilio, ke en la batalo kontraŭ terorismo, ĉiuj landoj devas subteni unuecan kriterion kaj adopti nul-toleran politikon. Internaciaj klopodoj en la batalo kontraŭ terorismo devas konformi al la celoj kaj principoj de la Ĉarto de la UN; respekti la suverenecon de koncernataj ŝtatoj kaj la respondecon de membroŝtatoj; doni plenan ludadon al la ĉefa rolo de la UN kaj ĝia Sekureca Konsilio; kaj plene efektivigi koncernajn rezoluciojn de la Sekureca Konsilio kaj la tutmondan antiterorisman strategion de la UN. Wu akcentis, ke terorismo estas komuna malamiko de la homaro, kaj neniu lando povas trakti ĝin sola. La internacia komunumo devas akcepti la koncepton de komunumo de komuna estonteco de la homaro, plifortigi kunlaboron orientitan al rezultoj, subteni unuecon kaj kune reagi al terorismaj minacoj. Wu vokis al membroŝtatoj de la UN klopodi por elimini la fontojn, kiuj kaŭzas terorismon, kaj trakti samtempe simptomojn kaj radikajn kaŭzojn. Li aldonis, ke la internacia komunumo devas helpi membroŝtatojn en realigo de sociekonomia disvolviĝo kaj antaŭenigi la traktadon de tiklaj problemoj per politikaj rimedoj.

Wu ankaŭ alvokis konstrui novtipajn internaciajn rilatojn kaj akceli egalan dialogon kaj harmonian kunekziston de diversaj civilizacioj kaj religioj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin