Britio sekurigas kontinuan liberan komercon kun Svisio post retiro el EU

(GMT+08:00) 2019-02-12 15:15:21     Redaktoro:Yu

Britio lunde konkludis komercan interkonsenton kun Svisio, permesante al la entreprenoj plu komerci libere post la retiro de Britio el la Eŭropa Unio.

La interkonsento pri komerca kontinueco, kiu laŭeble kopiis la nunajn aranĝojn inter la EU kaj Svisio, validiĝos en januaro de 2021 tuj post la fino de la transira periodo laŭ la kondiĉo de la interkonsento pri la retiro de Britio, aŭ en la 29a de marto de la kuranta jaro, se Britio foriros el la EU sen interkonsento.

Kiel membro de la EU, Britio profitas de ĉirkaŭ 40 ekzistantaj eŭrop-uniaj komercaj interkonsentoj, kiuj tuŝas pli ol 70 landojn. Dum la procezo de la retiro el la EU, Britio ŝparas ĉiun minuton por kopii tiajn interkonsentojn kaj tiel sin prepari por la retiro

La interkonsento pri komerca kontinueco kun Svisio estas konsiderata kiel la plej granda, ĉar Svisio estas la tria plej granda merkato de Britio ekster la EU.

La interkonsento simpligas la komercon kaj permesas al la entreprenoj plu komerci libere sen iu ajn aldona tarifo. Laŭ deklaro de la Brita Ministerio de Internacia Komerco, estos plu forigitaj tarifoj sur la granda plimulto de varoj de komerco inter Britio kaj Svisio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin