Fremdlandaj firmaoj investas en Ĉinio pro granda profito

(GMT+08:00) 2019-02-12 18:58:36     Redaktoro:Yu

La ĉina Ministerio de Komerco diris marde en Pekino, ke en la lasta jaro, 60 533 fremdlandaj entreprenoj estis establitaj en Ĉinio, je 69,8% pli ol la antaŭa jaro, kaj Ĉinio efektive uzis 885,61 miliardojn da juanoj da fremdlandaj investoj, je 0,9% pli ol la antaŭa jaro, kio reflektis la grandan altiron de la ĉina merkato.

La uzado de fremdlandaj investoj en la lasta jaro montris tri ĉefajn karakterizojn. Unue, Ĉinio optimumigis la strukturon por realigi la kreskon de kvanto kaj kvalito. En la lasta jaro, la fremdlanda investo en la ĉina manufakturado okupis 30,6%, kaj tiu en altteknologiaj entreprenoj kreskis ĝis 35,1%, danke al nuligo de la restrikto de fremdlandaj investoj en gravaj ekipaĵaj fabrikoj. Due, la uzado de fremdlandaj investoj en centra kaj okcidenta regionoj de Ĉinio rapide kreskis. En la lasta jaro, la okcidenta regiono efektive uzis 64,6 miliardojn da juanoj da fremdlandaj investoj, je 18,5% pli ol la antaŭa jaro, kaj la centra regiono uzis 64,8 miliardojn da juanoj da fremdlandaj investoj, je 15,4% pli ol la antaŭa jaro, danke al efektivigo de la strategio pri regiona kunordigita disvolvado kaj la subteno de la ĉina registaro al uzado de fremdlandaj investoj. Trie, fremdlandaj investoj el evoluintaj landoj rapide kreskis. Laŭ donitaĵoj, en 2018, la investoj el Britio, Germnio, Sud-Koreio, Japanio kaj Usono kreskis per 150,1%, 79,3%, 24,1%, 13,6% kaj 7,7% respektive. Estas menciinde, ke la usonaj investoj en Ĉinio daŭre kreskis, kio montris, ke la komerca disputo inter Ĉinio kaj Usono en la lasta jaro ne havis grandan influon sur la fidon de usonaj entreprenoj pri la ĉina merkato.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin